Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ombritajn de brovoj krispaj kaj nigraj; rektan kaj elastan nazon; belajn dentojn, afablajn ridetojn kaj densan barbon.

Post plenumo de la ceremonia vizito de la Administranto al la ŝipo, kiun li estis plifruiginta supozante renkonti min en ĝi, mia bagaĝo transmetiĝis en la boaton, kaj mi saltis en ĉi tiun kun tiuj kiuj revenadis, post adiaŭi la kapitanon kaj kelkajn el miaj kunvojaĝintoj. Kiam ni estis proksimaj al la ter-bordo, la horizonto jam estis obskuriĝinta: ondoj nigraj, glataj kaj silentaj trairadis lulante nin por poste denove perdiĝi en la obskuro: sennombraj lampiroj flirtadis sur la brua densa krepo de la bordaj ĝangaloj.

La Administranto, individuo je certa aĝo, obeza kaj ruĝ-vizaĝa, estis amiko de mia patro. Post nia elŝipiĝo, li kondukis min al sia hejmo kaj li persone instalis min en la ĉambro kiun li estis preparinta por mi. Post pendigi unu hamakon el Corozal [Piednoto 1] (korosal’), vastan kaj parfuman, li eliris, dirinte al mi:

Mi donos instrukciojn por la sendado de via bagaĝo, kaj aliajn pli gravajn kaj urĝajn al la kuiristo, ĉar mi supozas ke la ŝip-keloj kaj kukejoj de la “Emilja” ne estis tre ŝarĝitaj: hodiaŭ ĝi ŝajnis al mi tre kapriolema.

Kvankam la Administranto estis la patro de bela kaj interesa familio loĝanta en la enlando de la Kaŭka distrikto, akceptinte la postenon kiun li estis plenumanta, li ne estis decidinta porti ĝin al la Haveno de Buenaventura, pro mil kialoj kiujn li estis eksponinta al mi kaj kiujn mi, spite al mia sensperteco, trovis pravaj. La homoj de la Haveno ŝajnadis al li ĉiun tagon pli gajaj, parolemaj kaj neformalaj; sed ŝajne li ne trovis seriozan malbonon en tio, ĉar post kelkaj monatoj da estado ĉe la marbordo, la Administranto mem estis infektiĝinta pli ol modere de tiu neformaleco.

Post unu kvarono da horo kiun mi bezonis por ŝanĝi mian ŝipveston per alia, la Administranto denove serĉis min: li jam portis, anstataŭ sia ceremonia vesto, pantalonon kaj
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita