Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/275

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jakon je absoluta blankeco; liaj veŝto kaj kravato estis komencintaj novan sezonon de mallumo kaj neglekto.

—Vi ripozos du-tri tagojn ĉi tie antaŭ ol daŭrigi vian vojaĝon —li diris plenigante du glasojn per brando kiun li eltiris el bela botelujo.

Sed mi ne bezonas nek povas ripozi —mi rimarkigis al li.

—Trinku la brandon; ĝi estas bonega Martell-brando; aŭ ĉu vi preferas alian trinkaĵon?

—Mi pensis ke Laŭrenco estis preparinta remistojn kaj kanuojn por fruiĝi morgaŭ.

—Ni vidos. Do, ĉu vi preferas ĝinon aŭ absinton?

—Laŭ via plaĉo.

—Je via sano, do —li diris invitante min.

Kaj post malplenigi per unu tiro la glason:

—Ĉu ĝi ne estas superkvalita? —li demandis palpebrumante per ambaŭ okuloj; kaj farante per la lango kaj la palato bruon similan al tiu de sonora kiso, li aldonis: —evidente vi jam gustumis la plej oldan el Anglujo.

—Ĝi ĉie bruligas la palaton. Do ĉu mi povos fruiĝi morgaŭ matene?

—Trankviliĝu, ĉio estas ŝerco mia —li respondis kuŝiĝante senzorge sur la hamakon kaj viŝante al si la ŝviton el la ĝorĝo kaj el la frunto per granda tuko el hindia silko, bonodora kiel tiu de unu fianĉino—. Do, ĝi bruligas, he? Nu, la akvo kaj ĝi estas la solaj kuracistoj kiujn ni havas ĉi tie, escepte en kazo de vipura mordo.

—Parolu ni serioze: kion vi nomas via ŝerco?

—La proponon ke vi ripozu, homo! Ĉu vi imagas ke via patro endormiĝis rekomendante al mi ke mi havu ĉion preta por via vojaĝo? Jam antaŭ dek kvin tagoj alvenis Laŭrenco, kaj de ok tagoj estas pretaj la remistoj kaj provizita per remizo la kanuo. Estas vero ke mi devis esti malpli formala, kaj