Obskura kia mia negrulin’.
Ne pli, ne pli.
La lum’ de ŝiaj okuloj
De l’ mar’, de l’ mar’
Similas al la ekbriloj.
Remadu, remadu.
Tiu kantado harmoniadis dolore kun la naturo ĉirkaŭ ni: la malfruaj eĥoj de tiuj senlimaj ĝangaloj ripetadis ĝiajn voĉojn ĝemajn, profundajn kaj lantajn.
—Jam ĉesu la bundeo —mi diris al la nigruloj profitante de la lasta paŭzo.
—Ĉu al via moŝto ĝi ŝajnas malbone kantita? —demandis Gregoro, kiu estis la pli parolema.
—Ne, homo, tre malgaja.
—Ĉu la kontrapunktado?
—Kio ajn ĝi estu.
—Laŭdata estu Dio! Kiam oni bone kantas al mi iun kontrapunktadon kaj ĝin dancas kun mi Mariaeŭgena... kredu via moŝto kion mi diras al vi: eĉ la anĝeloj de la ĉielo pied-klakas kun emo danci ĝin.
—Malfermu la okulon kaj fermu la buŝon, kamarado —diris Laŭreano—; ĉu vi aŭdis?
—Ĉu vi pensas ke mi estas surda?
—Do bone.
—Ni vidu, sinjoro.
La fluoj de la rivero komencis lukti kontraŭ nia boato. Jam aŭdiĝis la klakoj de la forkoj de la remoj. Tiu de Gregoro kelkfoje faris baton sur la bordon de la kanuo por signifi ke oni devas ŝanĝi la riverbordon, kaj ni krucadis la fluon. Iom post iom densiĝis la obskuro. De la flanko de la maro atingis nin la resonado de malproksimaj tondroj. La remistoj silentadis. Sono simila al brua flugo de iu uragano sur la ĝanĝaloj persekutis nin. Poste egaj pluvgutoj komencis fali.