Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/281

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Mi kuŝiĝis sur la liton kiun Laŭrenco estis preparinta por mi. Ĉi lasta intencis ekbruligi lumilon, sed Gregoro, kiu vidis lin froti unu alumeton, diris al li:

—Ne fajrigu kandelon, mastro, ĉar mi blindiĝos kaj estiĝos problemo.

La pluvo batadis rude la tegmenton de la ŝedo. Tiu obskuro kaj silento rezultis al mi bonvenaj post la nespontanaj manieroj kaj la ŝajna afablo montrita dum mia vojaĝo kun ĉiaspecaj homoj. La plej dolĉaj rememoroj, la plej tristaj antaŭsentoj denove pridisputis mian koron en tiuj momentoj por ĝin revigligi aŭ ĝin malgajigi. Jam sufiĉis al mi kvin tagoj da vojaĝo por ree teni ŝin inter miaj brakoj kaj redoni al ŝi la tutan vivon kiun mia foresto estis rabinta de ŝi. Ĉu mia voĉo, miaj karesoj, miaj okuloj, kiuj tiom dolĉe estis povintaj kortuŝi ŝin en aliaj tempoj, ne kapablus forpreni ŝin de la aflikto kaj de la morto? Tiu amo antaŭ kiu la scienco sin konsideradis impotenta, kiun la scienco vokadis por ŝia helpo, certe ĉion povus.

Trairadis mian memoron tio, kion ŝi diradis en siaj lastaj leteroj: “La sciigo de via reveno sufiĉis por redoni al mi la fortojn... Mi ne povas morti kaj lasi vin sola por ĉiam”.

La patra domo meze de siaj verdaj montetoj, ombrata de oldaj salikoj, ornamata per rozujoj, iluminata de la splendoj de la suno ĉe la naskiĝo, sin prezentadis al mia imago: estis la vestoj de Maria kiuj flustris apud mi; la brizo de la Rivero Sabaletas kiu flirtigis mian hararon; la esencoj de la floroj kultivataj de Maria kiujn mi enspiradis... Kaj la dezerto kun siaj aromoj, siaj parfumoj kaj murmuroj estis komplico de mia delica iluzio.

La kanuo haltis sur iu plaĝo de la maldekstra bordo.

—Kio okazas? —mi demandis al Laŭrenco.

—Ni estas en Arenalo.

—Hej! Venu gardisto, ĉar ĉi tie estas kontrabando — kriis Kortiko.

—Haltu! —respondis iu ulo, kiu certe gvatadis, ĉar li elbuŝigis tiun krion je malmultaj ulnoj for de la riverbordo.