Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/286

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

denove malproksimiĝas ĝis la ekzaktan distancon, ripetiĝas la atako ĝis kiam la viktimo mortas: tiam la serpento volviĝas ĉirkaŭante la kadavron kaj tiel dormas kelkajn horojn. Okazis kelkfoje ke ĉasistoj kaj remistoj savis sin de tia morto ekpremante la gorĝon al la vipuro per ambaŭ manoj kaj luktante kontraŭ ĝi ĝis sufoki ĝin, aŭ ĵetante ponĉon sur ĝian kapon; tamen tio okazas malofte, ĉar malfacilas distingi ĝin en la arbaro, pro tio ke, alkroĉita, ĝi similas maldikan trunkon starantan kaj jam sekan. Ĝis kiam la mult-veruka besto ne trovos ion kien fiksi sian ungon, ĝi estas tute sendanĝera.

Rufina, montrante al mi la vojon, subiris per admirinda lerteco la ŝtuparon konsistantan el ununura trunko de gvajakano kun noĉoj, kaj eĉ etendis al mi la manon, duone ridante kaj duone respekte kiam mi estis tretonta la plankon de la kabano, faritan per hakitaj tabuloj el pambilo, nigraj kaj brilaj pro la uziĝo. Kun la kresp-haraj plektaĵoj zorge ligitaj al la posta parto de la kapo, kiu ne mankis je certa natura eleganteco, subjupo el blua tolaĵo kaj blanka ĉemizo, ĉio tre pura, antaŭtuko el blua indieno, orelringoj el bluaj bidoj kaj sammatieriala kolringo pliriĉigita per plakaĵetoj kaj kavalongas, mi trovis ŝin gracie originala, ĉesinte vidi dum tiom da tempo virinojn tiuspecajn; kaj la neglektemo de ŝia voĉo, kies gracio consistas, en individuoj de ŝia raso, en levigo de la tono ĉe la akcentita silabo de la fina vorto de ĉiu frazo; la movebleco de ŝia talio kaj ŝiaj timidaj ridetoj, rememorigadis al mi Remiĝa-n la nokton de ĉi ties edziniĝo. Bibiano, patro de la fraŭla nigrulino, kiu estis remisto malpli ol kvindekjara, jam difektita pro la reŭmatismo, rezulto de la metio, eliris por min akcepti, kun la ĉapelo enmane, kaj sin apogante sur dikan bastonon el chonta: li portis pantalonon el flava tuko kaj ĉemizon el blua striita tolo, kies randaĵojn li portis ekster la pantalono.

La konstruaĵo, kiu verŝajne estis inter la plej belaj en la rivera zono, konsistis el unu koridoro, al kiu, iele, faris plilongigon la saloneto, ĉar ĉi ties palmaj muretoj, sur du el la flankoj, nur leviĝadis ĝis unu ulno kaj duono sur la