Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/287

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

planko, tiel montrante la vidon de la Rivero Dagva unuflanken kaj tiun de la dormanta kaj malluma San-Cipriano aliflanken: al la salono sekvis unu dormoĉambro, de kiu oni aliris al la kuirejo, kies forno konsistis el granda kesto el palmarbaj tabuloj plenigita per tero, kaj sur kiu troviĝis la tulpas kaj la ilon por prepari la fufu’. Apogita sur la traboj de la salono, tabulplanko ĝin volbigis je triona parto, speco de magazeno en kiu oni vidadis duonflaviĝi egajn kaj etajn bananojn, kien ofte subiradis Rufina per ŝtuparo pli komforta ol tiu de la korto. Sur unu trabo pendadis atarrayas kaj katangas, kaj transverse kuŝadis sur aliaj, multaj stangoj kaj fiŝkapto-vergoj. Sur hoko pendadis unu tamburaĉo kaj unu karaska, kaj ĉe unu angulo kuŝadis la karangano, rustika bas-gitaro en la muziko de tiuj riverbordoj.

Baldaŭ mia hamako estis pendigita. Kuŝante sur ĝi mi vidadis la malproksimajn montojn ankoraŭ ne tretitajn, kiujn iluminadis la lasta flava lumo de la vespero, kaj la ondojn de la Rivero Dagva pasi irizitaj je blua, verda kaj or-koloroj. Bibiano, stimulita de mia familiareco kaj alligiteco, sidante apud mi, teksadis esparto-ŝnuron por ĉapeloj, fumante sian pipon, rakontante al mi pri la vojaĝoj de sia junaĝo, pri la forpasinta ino (lia edzino), pri la manieroj fiŝi en ĉirkaŭbaraĵo kaj pri siaj san-difektoj. Li estintis sklavo ĝis sia tridekjaraĝo en la minejo de Iro’, kaj je tiu aĝo li sukcesis, per multe da penigaj laboroj kaj ŝparoj, aĉeti sian liberecon kaj tiun de sia edzino, kiu estis pluvivinta mallonge post ilia ekloĝiĝo ĉe la rivero Dagva.

La remistoj, jam vestitaj per pantalono, babiladis kun Rufina; kaj Laŭrenco, eltirinte siajn rafinitajn manĝaĵojn por akompani la najo 72-supon kiun la filino de Bibiano estis preparanta por ni, estis veninta kuŝiĝi silenta en la angulon plej obskuran de la salono.

Jam estis preskaŭ nokte kiam oni aŭdis kriojn de vojaĝantoj sur la rivero: Laŭrenco subiris rapide kaj revenis kelkajn