Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/299

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kiu tion kreis, mi diradis al mi mem, tiu ne povas ankoraŭ detrui la plej belan el siaj kreitoj kaj kion Li volis ke mi pleje amu. Kaj mi denove bremsadis en mia koro plor-singultojn kiuj sufokadis min.

Mi jam estis lasanta je mia maldekstra flanko la puran kaj plezurigan ebenaĵon de l’ Penjono, indan je sia bela rivero kaj je miaj agrablaj infan-memoroj. La urbo ĵus estis ekdormiĝinta sur sia verda kaj remburita lito: kiel bando de enormaj birdoj ŝvelantaj serĉe de siaj nidoj, oni distingadis sur ĝi, briligataj de la luno, la foliarojn de la palmarboj.

Mi devis kunigi ĉion restantan el mia kuraĝo por voki ĉe la pordo de la domo. Iu servisto malfermis. Deseliĝante mi ĵetis la bridojn en liajn manojn kaj rapidege trairis la vestiblon kaj parton de la koridoro kiu min apartigis de la enirejo de la salono: ĝi estis senluma. Mi estis irinta malmultajn paŝojn kiam mi aŭdis krion kaj sentis min ĉirkaŭbrakata.

—Maria!, mia Maria! —mi ekkriis premante sur mian koron tiun kapon ofertatan al miaj karesoj.

—Ha!, ne, ne. Mia Dio! —ŝi interrompis min plor-singulte.

Kaj apartiĝante de mia kolo ŝi falis sur la apudan sofon: ŝi estis Emma.

Ŝi portis nigrajn vestojn, kaj la luno nun banadis ŝian vizaĝon lividan kaj plenan de larmoj.

Tiumomente malfermiĝis la pordo de la ĉambro de mia patrino. Ŝi, balbutante kaj kovrante min per siaj kisoj, trenis min inter la brakoj ĝis la sidilo sur kiu Emma statis muta kaj senmova.

—Kie ŝi estas, do, kie ŝi estas? — mi kriis stariĝante.

—Filo mia! ekkriis mia patrino per la plej profunde dolĉa voĉo kaj repremante min sur sian bruston—: en la ĉielo!

Io simila al ponarda klingo enpenetris en mian cerbon: mankis la lumo al miaj okuloj kaj aero al mia brusto. La morto estis vundanta min... Ĝi, tiom kruela kaj senkompata, kial ĝi ne sciis vundi?...