Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/298

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la Rivero Kaŭka, regionon tiom belan kiom jam malfeliĉan.Tiomfoje mi estis revinta ekvidi ĝin de tiu monto, ke havante ĝin antaŭ mi kun ĉiu ĝia grandiozeco, mi rigardadis ĉirkaŭ mi por konvinkiĝi ke tiumomente ĝi ne estas ludilo de iu sonĝo. Mia koro pulsadis rapide kvazaŭ ĝi antaŭsentus ke baldaŭ kliniĝus sur ĝin la kapo de Maria; kaj miaj oreloj arde deziradis kapti en la vento unu ŝian perditan voĉon. Miaj okuloj fikse rigardadis la montetojn lumoplenajn piede de la malproksima monto-ĉeno.

Laŭrenco ĵus estis atinginta min portante per la dekstra mano belan ĉevalon blankan, kiun li estis ricevinta en Tokota’ por ke rajdante sur ĝi mi kovrus la lastajn tri leŭgojn de la tago.

—Rigardu —mi diris al li kiam li estis selonta ĝin por mi, kaj mia brako montradis al li la blankan punkton de la monto-ĉeno kiun mi ne povis ĉesi rigardi—;morgaŭ tiuĉihore ni estos tie.

—Sed tie por kio?

—Kiel!?

—La familio troviĝas en Kalio.

—Vi tion ne estis dirinta al mi: kial ili venis ĉi tien?

—Hieraŭ nokte Justo rakontis al mi ke la fraŭlino ankotaŭ fartas tre malbone.

Dirante ĉi tion Laŭrenco ne rigardadis min, kaj li ŝajnis al mi kortuŝita.

Tremante mi suriris sur la ĉevalon kiun li prezentis jam selita al mi, kaj la temperamenta besto komencis descendi rapide kaj preskaŭ fluge laŭ la ŝton-abunda pado.

La vespero estis estingiĝanta kiam mi transiris la lastan kreston de la Etmontoj. Impeta vento okcidenta zumadis ĉirkaŭ mi inter la rokoj kaj veprejoj malordigante la abundajn krinojn de la ĉevalo. Fore ĉe la horizonto mia maldekstraflanke jam ne videblis la blanka domo de miaj gepatroj sur la sombraj flankoj de la montaro; kaj dekstraflanke, tre malproksime, sub indigo-blua ĉielo, oni ekvidadis ekbriloj de la maso de l’ Huila duon-kovrita de flosantaj brumoj.