Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/297

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Kaj kien vi iros nun? —li demandis dum Laŭrenco eltiris el siaj bisakoj viktualiojn por akompani la ĉokoladon.

—Al Santana —li respondis—. Kiel respondas la mulinetoj? La filo de Njora Garcia diris al mi, ĉe la eliro el Juntas, ke via mulino ruĝ-blanka estis laciĝinta.

—Nur ĝi estas malbonkvalita, sed iom post iom, jen ĝi venas.

—Evitu ŝarĝigi ĝin per pakegoj.

—Ĉu vi taksas min tiom pretendema? Vi vidos kiom bonaj rezultos tiuj damnindaj: sed estas vero, la olive verda mulino donis al mi ĉiuspecajn problemojn en Santa Rosa; kiu vidas ĝin tiom febla ne povas imagi ke ĝi estas la plej trompa; sed iom post iom ĝi respondas: ŝarĝitan per provizejoj mi venigis ĝin ek de Platanares.

La bolanta ĉokolad-poteto eniris en la scenon, kaj la mulistoj konkure tendis siajn zon-kalabasetojn por ke ni ĝin trinku.

—Dio helpu min! —diris Justo dum mi gustumis tiun ĉokoladon muliste faritan kaj servitan, sed la plej oportunan kiu estas veninta al miaj manoj.— Kiu estus imaginta ke mi konatiĝus kun la juna Efraino? Li metos Njoron Laŭrencon en seriozan embarazon; ĉu ne?

Interŝanĝe de ilia kalabasa varmeta akvo ni donis al Justo kaj al liaj helpantoj bongustan brandon, kaj ni prepariĝis por foriri.

Devus esti la dekunua diris la laborestro levante la vizaĝon por rigardi la lunon, kiu banadis per blanka lumo la arogantajn holmojn de la Ĉanko kaj Bitako.

Mi rigardis la horloĝon kaj fakte estis la dekunua: Ni adiaŭis la mulistojn, kaj kiam ni estis malproksimiĝintaj iom pli ol du cent metrojn de la tegmento, Justo vokis Laŭrencon: ĉi lasta atingis min kelkajn momentojn poste.


La postan tagon je la kvara posttagmeze mi alvenis al la altaĵo de la Krucoj. Mi deseliĝis por treti tiun grundon de kie mi adiaŭis por mia malbono la naskiĝteron. Mi revidis tiun valon