Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/296

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Profunda silento reĝis ĉirkaŭ la mulista karavano: malvarma vento balancigis la kanejojn kaj mandulojn de la apudaj flankoj, foj-foje ekscitante la atenuitajn braĝojn de du fajrujoj proksimaj al la tol-tegmento. Flanke de unu el tiuj dormis volvita nigra hundo, kiu graŭlis aŭdante nin kaj bojis taksante nin fremduloj.

—Avemaria! —laŭtvoĉis Laŭrenco, tiamaniere donante al la mulistoj la saluton kutiman inter ili ĉe la alveno al iu gastejo—. Silentu, Barbiljas! — li aldonis sin direktante al la hundo kaj desaltante teren.

Alta kaj maldika mulato eliris el inter la barikadoj de tabako-sakoj, kiuj baris la du flankojn de la tol-tegmento kie ĉi tiu ne atingis la grundon: li estis la laborestro Justo. Li portis ĉemizon el kanabo kun pretendoj je mallonga bluzo, puf-kalzonon, kaj kovris lian kapon tuko ligita ĉe la nuko.

—He!, Njoro Laŭrenco — li diris al sia mastro rekonante lin; kaj li aldonis—: ĉu ĉi tiu ne estas la Juna Efraino?

Ni reciprokis liajn salutojn, Laŭrenco per polmo-frapo sur la ŝultro kaj unu ŝerco, kaj mi kiel eble plej afable permesis al mi la laceco.

—Deseliĝu —daŭrigis la laborestro—; certe iu el viaj mulinoj estas laca.

—Pli verŝajne la viaj estas lacaj —respondis al li Laŭrenco—, ĉar ili marŝas formiko-paŝe.

—Do vi vidos ke ne. Sed kion vi faras ĉi-hore?

—Ni marŝas dum vi ronkas. Ĉesu babili kaj sendu la gvidanton eksciti kelkajn braĝojn por prepari ĉokoladon.

La ceteraj mulistoj estis vekiĝintaj, kiel ankaŭ la negreto komisiita eksciti la fajron. Justo ekbruligis kandelstumpon, kaj lokiginte ĝin en iun bananon distruitan, sternis puran plejdon sur la grundon por ke mi sidiĝu.