Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/301

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Emma konis tion kio nur mankis al mi scii: la historion de ŝiaj lastaj tagoj... ŝiajn lastajn momentojn kaj ŝiajn lastajn vortojn. Mi sentis ke por aŭdi tiujn terurajn konfidencojn mi estis senkuraĝa, sed mi ne povis regi mian soifon je dolorigaj detaloj, kaj mi faris al ŝi multajn demandojn. Ŝi nur respondadis al mi per la voĉo de iu patrino kiu dormigas sian fileton en la lulilo:

—Morgaŭ.

Kaj ŝi karesadis mian frunton per siaj manoj aŭ ludadis per mia hararo.


Tri semajnoj estis pasintaj de post mia reveno, dum kiuj min retenis siaflanke Emma kaj mia patrino, instigataj de la kuracisto kiu pravigis ilian persiston per la malbona stato de mia sano.

La tagoj kaj la noktoj de du monatoj estis forpasintaj sur ŝia tombo kaj miaj lipoj ne estis flustrintaj unu solan preĝon sur ĝi! Mi sentis min ankoraŭ sen la forto necesa por viziti la forlasitan domon de niaj am-implikoj, por rigardi tiun tombon kiu kaŝadis ŝin al miaj okuloj kaj ŝin rifuzadis al miaj brakoj. Sed en tiuj lokoj ŝi devis atendi min: tie estis la tristaj donacoj de ŝia adiaŭo por mi, kiu ne estis fluginta ricevi ŝian lastan saluton kaj ŝian unuan kison antaŭ ol la morto frostigu ŝiajn lipojn.

Iom post iom Emma elspiradis en mian koron la tutan amarecon de la lastaj konfidencoj de Maria por mi. Tiel, konsilita por rompi la digon de miaj larmoj, ŝi ne kapablis poste sekigi ilin, kaj miksiĝante la siaj kun la miaj, lante forfluis tiuj horoj dolorigaj.

La matenon post la vespero dum kiu Maria