Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/302

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skribis al mi sian lastan leteron, vane serĉinte ŝin en ŝia dormoĉambro, Emma ŝin trovis sidanta sur la ŝtona benko de la ĝardeno: videblis kiom ŝi estis plorinta: ŝiaj okuloj fiksitaj sur la akvo-fluo kaj pligrandigitaj de la ombro kiu ilin ĉirkaŭadis, ankoraŭ humidigadis per kelkaj senurĝaj larmoj tiujn palajn kaj minciĝintajn vangojn, antaŭe tiel plenajn de ĉarmo kaj freŝeco: ŝi elspiradis plor-singultojn jam feblajn, eĥojn de aliaj per kiuj ŝia doloro estis elverŝiĝinta.

—Kial vi venis sola hodiaŭ? —demandis Emma brakumante ŝin.

—Jes — ŝi respondis—; mi sciis; sed mi deziris veni sola: mi kredis ke mi havus sufiĉajn fortojn. Helpu min promeni.

Ŝi apogis sin sur la brakon de Emma kaj sin direktis al la rozujo fronte al mia fenestro. Jam proksime al ĝi, Maria ĝin kontemplis kvazaŭ ridetanta, kaj forprenante de ĝi la du rozojn plej freŝajn, diris:

—Eble ili estos la lastaj: vidu kiom da burĝonoj ĝi havas: vi metos antaŭ la Virgulinon la plej belajn kiuj vice malfermiĝos.

Proksimigante al sia vango la branĉon plej flor-havan, ŝi aldonis:

—Adiaŭ, rozujo mia, amata simbolo de lia konstanteco. Vi diros al li ke mi flegis ĝin ĝis kiam mi povis— ŝi diris turnante sin al Emma, kiu ploradis kun ŝi.

Mia fratino volis eligi ŝin el la ĝardeno dirante al ŝi:

—Kial vi tiel malĝojiĝas? Ĉu pacjo ne aranĝis prokrasti nian vojaĝon? Ni revenos ĉi tien ĉiutage. Ĉu ne veras ke vi sentas vin pli bone?

—Restu ni ankoraŭ ĉi tie— ŝi respondis alproksimiĝante malrapide al la fenestro de mia ĉambro: ŝi longe rigardis ĝin forgesita pri Emma, kaj kliniĝis poste por depreni ĉiujn liliojn de sia preferata planto, dirante al mia fratino—: Diru al li ke ĝi neniam ĉesis floradi. Jes, nun iru ni.

Ŝi denove haltis ĉeborde de la rojo, kaj rigardante ĉirkaŭ si apogis la frunton sur la bruston de Emma murmurante: