Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/303

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Mi ne volas morti sen revidi lin ĉi tie!.

Dum la tago ŝi sin montris pli malgaja kaj silenta ol kutime. Posttagmeze ŝi iris en mian ĉambron kaj lasis en la florvazon, kunigitaj per kelkaj siaj kap-haroj, la liliojn kiujn ŝi estis kolektinta dum la mateno; kaj tien iris Emma serĉi ŝin kiam jam estis mallume. Ŝi estis kubute apogita sur la fenestro, kaj la malordaj harbukloj preskaŭ kaŝadis ŝian vizaĝon.

Rigardinte ŝin silente dum kelkaj momentoj, Emma diris —Maria, ĉu ne faros nocon al vi tiu ĉi nokta vento?

Ŝi, komence surprizita, respondis prenante al ŝi unu manon, altirante ŝin al si kaj sidigante ŝin siaflanke sur la sofon:

—Jam nenio povas noci al mi.

—Ĉu vi ne volas ke ni iru al la kapelo?

—Nun ne: mi deziras resti ankoraŭ ĉi tie: mi havas multajn aferojn por diri al vi...

Ĉu ne estos tempo por ke vi diru ilin al mi aliloke? Vi, tiom responda al la preskriboj de la doktoro, ĉimaniere vanigos ĉiujn liajn zorgojn kaj la niajn: ĉi lastajn du tagojn vi ne estis tiel obeema kiel antaŭe.

—Okazas, ke ili ne scias ke mi estas mortonta —ŝi respondis brakumante Emma-n kaj plor-singultante kontraŭ ŝia brusto.

—Mortonta?, mortonta kiam Efraino jam alvenas?...

—Sen vidi lin unu plian fojon, sen diri al li... morti sen povi atendi lin. Tio ĉi estas horora —ŝi aldonis skuiĝante post paŭzo—; sed estas vero: neniam la simptomoj de la atako estis kiaj tiu kiujn mi nun sentas. Mi bezonegas ke vi sciu ĉion antaŭ ol fariĝu neebla ĝin diri al vi. Aŭskultu: mi volas lasi al li kiom mi havas kaj li ŝatis. Vi enmetos en la kofreton en kiu mi gardas liajn leterojn kaj la florojn sekajn, ĉi tiun harujon en kiu troviĝas liaj kap-haroj kaj tiuj de mia patrino; ĉi tiun ringon kiun li alfingrigis al mi antaŭ la tago de sia forvojaĝo; kaj en mian bluan antaŭtukon vi envolvos miajn harplektaĵojn... —Ne afliktiĝu tiamaniere