Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/304

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—ŝi daŭrigis alproksimigante sian vangon al tiu de mia fratino—: mi jam ne povus esti lia edzino... Dio volas liberigi lin de la doloro trovi min tia kia mi troviĝas, de la angoro vidi min forpasi. Ha!, mi povus morti pace donante al li mian lastan adiaŭon. Premu lin por mi en viajn brakojn kaj diru a li ke vane mi luktadis por ne forlasi lin... ke pli teruradis min lia soleco ol la morto mem, kaj...

Maria ĉesis paroli kaj restis tremanta inter la brakoj de Emma; ĉi lasta kovris ŝin per kisoj kaj ties lipoj trovis ŝin rigida: vokis ŝin kaj ŝi ne respondis; kriis kaj la ceteraj alkuris helpe a ŝi.

Ĉiuj klopodoj de la kuracisto rezultis vanaj por eltiri ŝin el la atako, kaj matene la postan tagon li sin deklaris senpova savi ŝin.

Vokite, la maljuna pastro de la paroko alkuris je la dekdua.

Fronte al la lito de Maria oni lokigis, sur tablon ornamitan per la plej belaj floroj de la ĝardeno, la krucifikson de la kapelo, kaj ĝin lumigadis du benitaj kandeloj. Surgenue antaŭ tiu humila kaj perfuma altaro, preĝis la sacerdoto dum unu horo; kaj leviĝante, li enmanigis unu el la kandeloj al mia patro kaj la alian al Mayn por alproksimiĝi kun ili al la lito de la mortantino. Mia patrino kaj miaj fratinoj, Luiza, ties filinoj kaj kelkaj servistinoj genuiĝis por ĉeesti la ceremonion. La ministro prononcis ĉi tiujn vortojn ĉe la oreloj de Maria:

—Filino mia, Dio venas viziti vin: ĉu vi deziras akcepti Lin?

Ŝi daŭrigis muta kaj senmova kvazaŭ ŝi dormus profunde. La sacerdoto rigardis al Mayn, kiu, tuj kompreninte tiun rigardon, palpis la pulson de Maria, sekve dirante laŭtvoĉe:

Almenaŭ kvar horojn.

La sacerdoto benis kaj sankt-oleis ŝin. La singultoj de mia patrino, miaj fratinoj kaj la filinoj de la montarano akompanis la preĝon:

Unu horon post la ceremonio, Johano estis alproksimiĝinta