Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/305

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la lito kaj starigadis sin sur la pied-pintoj por sukcesi vidi Maria-n, plorante ĉar oni ne levadis lin. Mia patrino prenis lin inter siajn brakojn kaj sidigis lin sur la lito.

—Ŝi estas dormanta, ĉu ne? —demandis la inocenta klinante la kapon sur la saman kusenon sur kiu kuŝadis tiu de Maria, kaj prenante en siajn manetojn unu el la plektoj kiel li kutimis por endormiĝi.

Mia patro interrompis tiun scenon kiu elĉerpigadis la fortojn de mia patrino kaj kiun la ĉeestantoj partoprenadis afliktitaj.

Je la kvina postttagmeze Mayn, kiu restis ĉe la lit-kapo senĉese palpante la pulson de Maria, ekstaris, kaj liaj humidaj okuloj lasis kompreni al mia patro ke estis finiĝinta la agonio. Liaj singultoj igis Emma-n kaj mian patrinon sin ĵeti sur la liton. Ŝi statis kvazau ŝi dormus; sed por ĉiam... mortinta!, sen ke miaj lipoj estu enspirintaj ŝian lastan spiron, sen ke miaj oreloj estu aŭdintaj ŝian lastan adiaŭon, sen ke iuj el tiomaj larmoj poste verŝitaj de mi sur ŝian tombon estu falintaj sur ŝian frunton!

Kiam mia patrino konvinkiĝis ke Maria estis mortinta, antaŭ ŝia kadavro, banata de la lumaj ĉiel-ruĝoj de la vespero kiu enpenetris en la ĉambron tra unu fenestro kiun oni estis ĵus malferminta, ŝi ekkriis per voĉo raŭka pro la plorado, kisante unu el tiuj manoj jam malvarma kaj nesensiva:

—Maria! Mia kor-filino!... kial vi lasas nin tiamaniere?... Ha! jam neniam plu vi povos aŭdi min... Kion mi respondos al mia filo kiam li demandos pri vi? Kion li faros, mia Dio?... Mortinta!, mortinta elbuŝiginte eĉ ne ununuran plendon!

Jam en la kapelo, sur tablo funebre kovrita, vestita per blanka silko-tolaĵo kaj kuŝante en la ĉerko, ŝi montradis sur sia vizaĝo ian subliman rezignacion. La lumo de la kandeloj brilanta sur ŝia frunto kaj sur ŝiaj vastaj palpebroj, ĵetadis la ombron de la okulharoj sur la vangojn; tiuj palidaj lipoj ŝajnis frostiĝinti kiam ili klopodis rideti; oni povis