Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/306

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pensi ke ŝi ankoraŭ spiras. Ombradis ŝian gorĝon la plektoj duon-envolvitaj en vualon el blanka gazo, kaj inter la manoj, kuŝanta sur sia brusto, ŝi tenis krucifikson.

Tia ŝin vidis Emma frumatene je la tria, proksima plenumi la plej teruran komision de Maria.

La sacerdoto preĝadis surgenue ĉepiede de la ĉerko. La brizo de la nokto, parfuma je rozoj kaj oranĝ-floroj, movetigadis la flamojn de la kandeloj, jam elĉerpitaj.

—“Mi pensis, diradis al mi Emma, ke dum mi tondis la unuan plekton ŝi rigardus min tiel dolĉe kiel ŝi kutimis kiam mi kombis la hararon al ŝia kapo apoge klinita sur mian jupon. Mi metis ilin antaŭ la bildon de la Virgulino kaj lastfoje mi kisis ŝiajn vangojn... Kiam mi vekiĝis du horojn poste... ŝi jam ne estis tie!”

Braŭlio, Jozefo kaj kvar pliaj laboristoj portis la kadavron al la vilaĝo, trairante tiujn ebenaĵojn kaj ripozante sub tiuj arbaroj tra kiuj, iun feliĉan matenon, paŝis Maria miaflanke amanta kaj amata, la tagon de la edziniĝo de Transito. Mia patro kaj la pastro postiris paŝo post paŝo la humilan konvojon... ho, humila kaj silenta kia tiu de Nay!

Mia patro revenis tagmeze malrapide kaj jam sola. Deseliĝante li faris vanajn klopodojn sufoki la singultojn kiuj lin senspiradis. Sidante en la salono, inter Emma kaj mia patrino kaj ĉirkaŭita de la geinfanoj kiuj vane atendadis liajn karesojn, li senbridigis sian ĉagrenon, devigante mian patrinon inspiri al li rezignacion kiun ŝi mem ne povis havi.

—“Mi, li diradis, mi la aŭtoro de tiu malbenita vojaĝo, mi mortigis ŝin! Se Salomono povus veni repreni sian filinon, kion mi devus diri al li?... kaj Efraino... kaj Efraino... Ha! por kio mi vokis lin? Ĉimaniere mi plenumos al li miajn promesojn?”

Tiun posttagmezon ili forlasis la bienon por iri tranokti en tiu de la valo, de kie ili estis vojaĝontaj al la urbo la postan tagon.

Braŭljo kaj Transito konsentis okupi la domon por priatenti ĝin dum la foresto de la familio.