Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/307

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Du monatojn post la morto de Maria, la dekan de Septembro, mi estis aŭdanta de Emma la finan parton de tiu raporto kiun ŝi prokrastis kiel eble plej longe eblis al ŝi. Estis nokte jam kaj Johano dormadis sur miaj genuoj, kutimo kiun li estis akirinta ek de mia reveno, ĉar eble instinkte li sentis ke mi klopodas anstataŭi al li parte la amon kaj la patrinajn zorgojn de Maria.

Emma transdonis al mi la ŝlosilon de la ŝranko en kiu estis garditaj, en la domo de la montaro, la roboj de Maria kaj tio kion plej precipe ŝi estis rekomendinta gardi por mi.

Je la aŭroro de la tago post tiu nokto, mi ekiris survoje al Sankta R., kie de post du semajnoj troviĝis mia patro, preparinte ĉion necesan por mia reveno al Eŭropo, kiun mi estis entreprenonta la dekokan de tiu monato.

La dekduan je la kvara posttagmeze mi adiaŭis mian patron, al kiu mi estis krediginta ke mi deziras pasigi la nokton en la bieno de Karlo, por tiel atingi pli frue Kalio-n la postan tagon. Kiam mi brakumis mian patron, li havis en la manoj pakaĵeton sigelitan, kaj transdonante ĝin al mi, li diris:

—Al Kingston: ĝi entenas la lastan volon de Salomono kaj la doton de lia filino. Se mia zorgo por vi —li aldonis per voĉo kiun la emocio faradis trema— min igis teni vin for de ŝi kaj eble hastigi ŝian morton... vi scios senkulpigi min... Kiu devas fari tion, se ne vi?

Post kiam li aŭdis la respondon kiun profunde kortuŝite mi donis al tiu patra senkulpiĝo tiom tenere kiom humile ofertita, li denove premis min inter siajn brakojn. Ankoraŭ persistas en miaj oreloj la tono de lia voĉo diranta tiun adiaŭon!

Elirante el la ebenaĵo de *** post travado de la rivero Amaime, mi atendis Johanon Anĝelo-n por indiki ke li prenu la