Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/308

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vojon de la montaro. Li rigardis min timigita pro la ordono ricevita; sed vidinte min turniĝi dekstren, li sekvis min tiom proksime kiom eblis al li, kaj iom poste mi perdis lin el la vido.

Mi jam komencis aŭdi la bruon de la fluoj de la Rivero Sabaletas, jam estis miavide la kronoj de la salikoj. Mi haltis ĉe la ekapero de la monteto. Du jarojn antaŭe, iun posttagmezon similan al tiu, kiu tiam harmoniadis kun mia feliĉeco kaj nun estis indiferenta al mia doloro, mi estis distinginta de tie mem la lumojn de tiu hejmo kie kun ama deziro oni atendadis min. Maria estis tie... Jam tiu domo fermita kaj ties ĉirkaŭaĵoj solecaj kaj silentaj; tiam la amo naskiĝanta kaj nun jam la amo senespera! Tie, je pokaj paŝoj for de la pado kiun la herbo ekmalaperigis, mi vidis la vastan ŝtonon kiu tiomfoje utilis al ni kiel sidilo dum tiuj feliĉaj posttagmezoj de legado. Mi fine troviĝis proksima al la konfidenca ĝardeno de miaj am-aferoj: la kolomboj kaj la turdoj flugil-batadis pepante kaj ĝemante en la foliaro de la oranĝ-arboj: la vento forblovadis sekajn foliojn sur la ŝton-pavimon de la ŝtuparo.

Mi desaltis de la ĉevalo kaj lasis ĝin al ĝia libera volo, kaj sen fortoj nek voĉo por voki, mi sidiĝis sur unu el tiuj ŝtupoj de kie tiomfoje ŝia voĉo regala kaj ŝiaj okuloj amplenaj diris adiaŭojn al mi.

Iom poste, jam preskaŭ nokte, mi aŭdis paŝojn proksimajn al mi: estis aĝa servistino kiu, vidinte mian ĉevalon libera en la stalo, eliris por esplori kiu estas ĝia mastro. Ŝin sekvadis pene Majo: la vido de tiu besto, amiko de mia infanaĝo, fidela kompano de miaj feliĉaj tagoj, eltiris ĝemojn el mia brusto: prezentante al mi la kapon por ricevi iun kareson, ĝi lekadis la polvon de miaj botoj, kaj sidiĝante ĉe miajn piedojn, ĝi hurlis aflikte.

La sklavino alportis la ŝlosilon de la domo kaj samtempe informis min ke Braŭljo kaj Transito estis ĉe la montaro. Mi eniris en la salonon, kaj farinte kelkajn paŝojn en ĝi sen ke miaj nebuligitaj okuloj