Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/309

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kapablu distingi la objektojn, mi falis sur la sofon sur kiun kun ŝi mi ĉiam estis sidiĝinta, sur kiu unuafoje mi parolis al ŝi pri mia amo.

Kiam mi levis la vizaĝon, kompleta senlumo estis ĉirkaŭ mi. Mi malfermis la pordon de la ĉambro de mia patrino kaj miaj spronoj resonis funebrece en tiu areo malvarma kaj odoranta je tombo. Tiam nova forto en mia doloro hastigis min al la kapelo. Mi petus ŝin al Dio... eĉ ne Li jam povus redoni ŝin al mi sur la teron! Mi irus serĉi ŝin tien kie miaj brakoj estis premintaj ŝin, kie unuafoje miaj lipoj ripozis sur ŝia frunto... La lumo de la leviĝanta luno, enirante tra la duonaperta ĵaluzio, lasis min vidi la nuron kiun mi povus trovi: la funebran tukon oblikve kuŝantan sur la tablo kie ripozis ŝia ĉerko: la restaĵoj de la kandeloj kiuj estis lumigintaj la katafalkon... la silenton surdan je miaj ĝemoj, la eternecon mutan antaŭ mia doloro!

Mi vidis lumon en la ĉambro de mia patrino: tio ŝuldiĝis al Johano Anĝelo kiu ĵus estis lokiginta unu kandelon sur unu el la tabloj: mi prenis ĝin samtempe ordonante per gesto ke li lasu min sola, kaj mi min direktis al la ĉambro de Maria. Io el ŝiaj parfumoj troviĝis tie... Prigardante la lastajn signojn de ŝia amo, ŝia spirito certe estis atendanta min. La krucifikso ankoraŭ sur la tablo: la velkaj floroj sur ties bazo: la lito sur kiu ŝi estis mortinta, jam malmuntita: kelkaj pokaloj ankoraŭ makulitaj per la lastaj pocioj kiujn ŝi estis trinkinta. Mi malfermis la ŝrankon: ĉiuj parfumoj de la tagoj de nia amo, miksitaj eliĝis el ĝi. Miaj manoj kaj miaj lipoj palpis tiujn robojn tiom konatajn al mi. Mi trovis la skatolon kiun Emma estis indikinta al mi; la valorega kofro estis tie. Kriego eskapis de mia brusto, kaj iu ombro kovris miajn okulojn kiam disvolviĝis inter miaj manoj tiuj plektoj kiuj ŝajnis sentemaj je miaj kisoj.

Unu horon poste... Mia Dio!, Vi scias. Mi estis