Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/310

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trairinta la ĝardenon vokante ŝin, petante ŝin al la foliaroj kiuj estis donintaj ombron al ni, kaj al la dezerto kiu en siaj eĥoj nur redonadis ŝian nomon. Ĉeborde de la abismo kovrita per la rozujoj, en kies senforma kaj obskura fundo blankumadis la nebuloj kaj tondradis la rivero, kriminala ekpenso digis dum unu momento miajn larmojn kaj fridigis mian frunton...

Iu persono al kiu min kaŝadis la rozujoj, prononcis mian nomon proksime al mi: ŝi estis Transito. Kiam ŝi alproksimiĝis al mi mia vizaĝo probable estigis teruron al ŝi, ĉar dum kelkaj momentoj ŝi restis mirigita. La respondon kiun mi donis al la petego kiun ŝi faris al mi por ke mi forlasu tiun lokon, eble montris al ŝi per ĝia amareco la tutan disdegnon kiun en tiuj momentoj mi sentis al la vivo. La kompatinda junulino ekploris sen insisti je la momento; sed revigliĝinte, ŝi balbutis per la afliktita voĉo de iu sklavino ĉagrenita:

—Ĉu vi eĉ ne volas vidi Braŭljon kaj mian filon?

—Ne ploru, Transito, kaj pardonu min — mi diris—. Kie ili estas?

Ŝi premis unu el miaj manoj sen esti ankoraŭ sekiginta siajn larmojn, kaj kondukis min al la koridoro de la ĝardeno, kie ŝia edzo atendadis min. Post kiam Braŭljo ricevis mian brakumon, Transito metis sur miajn genuojn belegan bebon sesmonatan, kaj surgenue ĉe miaj piedoj ŝi ridetadis al sia filo kaj kontenta rigardadis min karesi la frukton de ŝiaj inocentaj amoj.


Neforgesebla kaj lasta nokto trapasita en la hejmo kie fluis la jaroj de mia infanaĝo kaj la tagoj feliĉaj de mia juneco. Samkiel la birdo, puŝita de la huragano al la pampoj brulantaj, vane klopodas klini sian flugon al la ombra naskiĝ-arbaro, kaj kun la plumaro jam ŝrumpita revenas al ĝi post la tempesto, kaj serĉas vane la nidon de sia amoroj