Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/311

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

flugil-batante ĉirkaŭ la dispecigita arbo, same mia deprimita animo en la horoj de mia dormo iras vagadi ĉirkaŭ tiu kiu estis la loĝejo de miaj gepatroj.

La nokto-mezo trovis min maldorma en mia ĉambro. Ĉio estis tie kiel mi ĝin estis lasinta; nur la manoj de Maria estis delokigintaj tion necesan, ornamante la ĉambron por mia reveno: velkaj kaj putraj pro la insektoj restadis en la flor-vazo la lastaj lilioj kiujn ŝi estis metinta en ĝin. Antaŭ tiu tablo mi malfermis la pakaĵeton de la leteroj kiujn ŝi estis redoninta al mi antaŭ ol morti. Tiuj linioj forviŝitaj per miaj larmoj kaj skribitaj kiam mi tute ne povis imagi ke ili estus miaj lastaj vortoj direktitaj al ŝi; tiuj falditaj paperoj ĉifitaj en ŝia sino, estis disfaldataj kaj legataj unu post alia; kaj serĉante inter la leteroj de Maria la respondon al ĉiu el tiuj kiujn mi estis skribinta al ŝi, mi povis enpaĝigi tiun dialogon je senmorta amo diktitan de la espero kaj interrompitan de la morto.

Dum mi tenis inter miaj manoj la harplektojn de Maria kuŝante sur la sofo sur kiu Emma estis aŭskultinta ŝiajn lastajn konfidencojn, la horloĝo frapis la duan: ĝi ankaŭ estis mezurinta la horojn de tiu streĉa nokto, antaŭa al mia vojaĝo; ĝi devis mezuri tiujn de la lasta kiun mi pasigis en la domo de miaj olduloj.

Mi sonĝis ke Maria jam estas mia edzino: tiu plej ĉasta deliro estintis kaj devis daŭre esti la nura plezuro de mia animo: ŝi portis vaporan blankan robon, kaj surhavis bluan antaŭtukon, bluan kvazaŭ ĝi estus farita el ĉiela ŝir-peco: ĝi estis tiu antaŭtuko kiun tiomajn fojojn mi helpis ŝin plenigi per floroj, kaj kiun ŝi sciis ligi tiel bele kaj senzorge al sia malkvieta talio, tiun en kiu mi estis trovinta envolvitaj ŝiajn