Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/312

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kap-harojn: ŝi duon-malfermis singarde la pordon de mia ĉambro, kaj klopodante fari eĉ ne la minimuman bruon per siaj vestoj, genuiĝis sur la tapiŝon piede de la sofo: rigardinte min duon-ridetante, kvazaŭ ŝi timus ke mia sonĝo estu ŝajna, ŝi tuŝis mian frunton per siaj lipoj delikataj kiaj la veluro de la lilioj de la rivero Páez: jam malpli timema antaŭ mia trompo, ŝi lasis min enspiri dum unu momento ŝian varmetan kaj bonodoran spiron; sed tiam mi vane atendis ke ŝi premu miajn lipojn per la siaj: ŝi sidiĝis sur la tapiŝon, kaj dum ŝi legis kelkajn el la paĝoj dise kuŝantaj sur ĝi, ŝi tenis sur sia vango unu el miaj manoj kiu pendadis sur la kusenegojn: sentante tiun manon vivo-plena, ŝi turnis al mi sian rigardon amo-plenan, ridetante kiel nur ŝi kapablis rideti: mi altiris ŝian kapon sur mian bruston, kaj klinita tiamaniere, ŝi serĉadis miajn okulojn dum mi orladis al ŝi la frunton per ŝiaj silkaj plektoj aŭ enspiradis plezure ŝian bazili-parfumon.

Unu krio, unu mia krio, interrompis tiun sonĝon: la realo perturbadis ĝin ĵaluza kvazaŭ tiu momento estintus unu jarcento da feliĉo. La lumilo estis konsumiĝinta; tra la fenestro penetradis la frida vento de la tagiĝo; miaj manoj estis rigidaj kaj premadis tiujn plektojn, ununuran restaĵon de ŝia beleco, ununuran veron de mia sonĝo.


En la posttagmezo de tiu tago, dum kiu mi estis vizitinta ĉiujn lokojn karajn al mi, kaj kiujn mi ne plu estus vidonta, mi estis pretiĝanta por entrepreni la vojaĝon al la urbo, pasante tra la tombejo de la Paroko kie troviĝis la tombo de Maria. Johano Anĝelo kaj Braŭljo estis devancintaj min por atendi min en ĝi, kaj Jozefo, lia edzino kaj liaj filinoj jam ĉirkaŭadis min por ricevi mian adiaŭon. Invitite de mi ili sekvis min al la kapelo, kaj ĉiuj surgenue, ĉiuj plorante, ni preĝis por la animo