Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la spiriton de Maria kiu vagadis ĉirkaŭ mi dum la horoj de studado, kiu lulis sin en la kurtenoj de mia lito dum la nokto... Ha! Do estis vero ke ŝi ne amis min! Do tiom povis trompi min mia vizia imagopovo! Kaj de tiu bukedo kiun mi kunportis por ŝi, kion mi povis fari? Se alia virino, bela kaj alloga, estintus tie sammomente, en tiu momento de rankoro kontraŭ mia orgojlo, de rankoro kontraŭ Maria, al ŝi mi estus doninta ĝin kondiĉe ke ŝi montru ĝin al ĉiuj kaj ŝi beliĝu per ĝi. Mi portis ĝin al miaj lipoj kvazaŭ por adiaŭi lastfoje de amata iluzio, kaj mi forĵetis ĝin tra la fenestro.



ĈAPITRO XI.

Mi faris penojn por montri min gaja dum la resto de la tago. Ĉe la tablo mi parolis entuziasme pri la belaj virinoj de Bogoto, kaj laudegis la graciojn kaj inĝenion de P... Mia patro ĝuis aŭdi min: Eloisa estus volinta ke la postmanĝa societemo daŭru la tutan nokton. Maria estis silenta; sed ŝajnis al mi ke ŝiaj vangoj paliĝis kelkfoje, kaj ke ilia vera koloro ne revenis al ili, same kiel tiu de la rozoj kiuj dum la nokto ornamis festenon.

Ĉirkaŭ la lasta parto de la konversacio, Maria ŝajnigis ludi kun la hararo de Johano, mia tri jaraĝa frato kiun ŝi dorlotis. Ŝi eltenis ĝis la fino; sed tuj kiam mi stariĝis, ŝi ekiris kun la infano al la ĝardeno.

Dum la tuta resto de la posttagmezo kaj en la fruvespero estis necese helpi mian patron kun lia oficeja laboro.

Je la oka, kaj post kiam la virinoj estis preĝintaj siajn kutimajn preĝojn, oni vokis nin manĝi.