Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Eksidante ĉe la tablo, mirigis min vidi unu el la lilioj je la kapo de Maria. Estis en ŝia belega vizaĝo tia mieno de nobla, naiva kaj dolĉa rezignacio, ke mi, kiel magnetizita, ne povis malhlepi rigardi ŝin pro io en ŝi ĝis tiam por mi nekonata.

Knabino kara kaj gaja, virino pura kaj alloga kiel tiuj pri kiuj mi sonĝis, tiel mi konis ŝin; sed rezignaciita antaŭ mia indiferenteco, ŝi estis nova por mi. Ĉar ŝi fariĝis dieca pro la rezignacio mi sentis min neinda rekte rigardi ŝian vizaĝon.

Mi malbone respondis al demandoj kiun oni faris al mi pri Jozefo kaj lia familio. Al mia patro mi ne povis kaŝi mian konfuzon; kaj alparolante Marian, diris al ŝi ridetante:

— Belajn liliojn vi havas en la hararo: mi ne vidis tiajn en la ĝardeno.

Maria, klopodante kaŝi sian konsternon, respondis per voĉo preskaŭ neperceptebla:

— Fakte, ĉi tiuj lilioj nur estas en la monto.

Mi ekvidis en tiu momento bonkoran rideton en la lipoj de Emma.

— Kaj kiu ilin sendis? —demandis mia patro.

La konsterno de Maria estis jam notebla. Mi rigardis ŝin; kaj ŝi devis trovi ion novan kaj kuraĝigan en miaj okuloj, ĉar ŝi respondis per pli firma tono:

— Efrain forĵetis kelkajn en la fruktoĝardenon; kaj ŝajnis al ni ke pro ilia rareco, estus bedaŭro ke ili perdiĝu: tiu ĉi estas unu el ili.

— Maria, mi diris al ŝi, se mi estus sciinta ke estis tiel estimindaj tiuj floroj, mi estus konservinta ilin... por vi; ĉar ili ŝajnis al mi malpli belaj ol tiuj kiujn oni metas ĉiutage en la florujo de mia tablo.

Ŝi komprenis la kialon de mia rankoro, kaj klare komunikis tion al mi per unu rigardo, tiel ke mi timis ke oni aŭdus la batojn de mia koro.

Tiun nokton, je la horo de la retiriĝo de la familio de la salono,