Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Maria hazarde sidis proksime de mi. Post multe heziti, mi fine diris al ŝi, per voĉo kiu ne sukcesis kaŝi mian emocion: «María, ili estis por vi; sed mi ne trovis viajn».

Ŝi balbutis iun senkulpigon kiam en la sofo mia mano hazarde renkontis la ŝian, mi retenis ŝian per movo nepropravola. Ŝi ĉesis paroli. Ŝiaj okuloj rigardis min mire kaj fuĝis de miaj.

Ŝi angore pasis sur al frunto la manon kiun ŝi havis libera, kaj apogis en ĝi la kapon, enmetanta la nudan brakon en la apuda kusenego. Farante fine stebon*** por malnodigi tiun duoblan nodon de la materio kaj de la animo kiu en tiu momento kunigos nin, ŝi stariĝis; kaj kvazaŭ konkludanta komencitan pripenson, ŝi diris al mi tiel mallaŭte ke mi apenaŭ povis ŝin aŭdi: «En tiu kazo... mi kolektos ĉiutage la florojn plej belajn»; kaj malaperis.

La animoj kiel tiu de maria ne konas la monduman lingvon de la amo; sed cedas treme al la unua kareso de tiu kiun ili amas, kiel la papavo de la boskoj sub la flugiloj de la ventoj.

Mi ĵus konfesis mian amon al Maria; ŝi estis instiginta min ĝin konfesi, humiliĝante kiel sklavino konservi tiujn florojn. Mi ripetis kun ĝojo ŝiajn lastajn vortojn; ŝia voĉo susuris en mia orelo: «En tiu kazo... mi kolektos ĉiutage la florojn plej belajn».



ĈAPITRO XII.

La luno plena kaj granda, kiu ĵus leviĝis sub la profunda ĉielo sur la altegaj vertoj de la montoj, lumigis la ĝangalajn flankojn, blankigitaj kelkloke pro la pintoj de la jarumarboj, arĝentanta la ŝaumojn de la kurentegoj kaj disvastiganta sian melankolian helecon ĝis la fundo de la valo. La plantoj elspiris siajn plej mildajn kaj misterajn aromojn.