Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiu silento, interrompita nur de la murmuro de la rivero, estis pli ĝojdona ol neniam al mia animo.

Surkubute apogita sur la kadro de la fenestro, mi imagis vidi ŝin meze de la rozujoj en kiuj mi surprizis ŝin en tiu unua mateno; tie ŝi estis kolektanta la bukedon de lilioj, oferanta sian orgojlon kaj sian doloron. Estis mi kiu de nun perturbis la infanan sonĝon de ŝia koro: mi jam povus paroli al ŝi pri mia amo, fari ŝin la celo de mia vivo. Morgaŭ! Magia vorto en la nokto kiam oni diris al ni ke ni estas amataj! Ŝiaj rigardoj, trafinte miajn, havis jam nenion por kaŝi al mi; ŝi beliĝis por feliĉeco kaj fiero mia.

Neniam la aŭroroj de julio en Kaŭka estis tiel belaj kiel Maria kiam ŝi presentis sin al mi la sekvantan matenon, momentoj post eliri de la banejo, la hararo de ombrigita kareto malligita kaj duonfrizita, la vangoj rozkoloraj leĝere paliĝitaj, sed en kelkaj momentoj revigligita de la hontruĝo; kaj ludanta en ŝiaj amindaj lipoj tiu ĉastega rideto kiu rivelas en la virinoj kiel Maria feliĉon kiun ili ne povas kaŝi. Ŝiaj rigardoj, jam pli dolĉaj ol brilaj, montris ke ŝia sonĝo ne estis tiel paca kiel kutime. Kiam mi alproksimiĝis al ŝi mi rimarkis en ŝia frunto kuntiriĝon gracian kaj apenaŭ percepteblan, speco de ŝajnigita severeco kiun ŝi uzis multfoje kontraŭ mi kiam post ekblindigi min per la tuta lumo de ŝia beleco, trudis silenton al miaj lipoj, kiuj estis ripetontaj kion ŝi tiom sciis.

Estis jam por mi bezono havi ŝin konstante apud mi; ne perdi eĉ unu momenton de ŝia ekzisto forlasita al mia amo, kaj ĝojplena kun tio kiun mi posedis, kaj avida ankoraŭ de ĝojo, mi klopodis fari paradizon de la gepatra domo. Mi parolis al Maria kaj al miaj fratinoj pri la deziro kiun ili montris por fari kelkajn elementajn studojn sub mia direkto: ili reentuziasmiĝis pro la projekto, kaj oni decidis ke je tiu sama tago oni komencus.