Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ili konvertis unu el la anguloj de la salono en studejo; denajlis kelkajn mapojn de mia ĉambro; senpolvigis la geografian globon kiu en la skribotablo de mia patro estis restinta ĝis tiam preteratentata; oni senornamigis du konzolojn por fari el ili studotablon.Mia patrino ridetis kiam ŝi ekvidis la tutan malordon kiun nia projekto kaŭzis.

Ni kunvenis ĉiutage du horojn, dum kiuj mi klarigis al ili iun ĉapitron pri geografio, ni legis ion pri universala historio, kaj plimultfoje la paĝojn de La Spirito de Kristanismo. Tiam mi povis taksi la tutan inteligenton de Maria: miaj frazoj restis gravuritaj neforviŝeble en ŝia memoro, kaj ŝia komprenkapablo, kun infana triumfo preskaŭ ĉiam antaŭis miajn klarigojn.

Emma malkovris nian sekreton kaj ĝojis pro nia naiva feliĉo. Kiel mi povus kaŝi al ŝi dum tiuj oftaj prelegoj tion, kio okazis en mia koro? Ŝi devus observi mian fiksrigardon sur la sorĉiga vizaĝo de mia kunulino dum ŝi donis petatan klarigon. Ŝi jam vidis tremi la manon de Maria se mi metis ĝin sur punkto vane serĉata en la mapo. Kaj ĉiam kiam mi sidis proksime de la tablo, ili starantaj ĉe ambaŭ flankon de mia seĝo, Maria kliniĝis por vidi pli bone ion kiu troviĝis en mia libro aŭ en la mapoj, ŝia spiro, blovetis miajn harojn, ŝiaj harplkektaĵoj, kiuj ĉirkaŭis ŝiajn ŝultrojn, konfuzigis miajn klarigojn, kaj Emma povis vidi ŝin rektiĝi hontante.

Kelkfoje, domaj taskoj vokis la atenton de miaj lernantinoj, kaj mia fratino ekrespondecis pri la aferoj, iris plenumi ilin, kaj revenis iom poste por rekunveni kun ni. Tiam mia koro batis forte. Maria, kun la frunto infane serioza kaj la lipoj ridetemaj, lasis al miaj unu el ŝiaj aristokrataj manoj semataj de truetoj, faritaj por subpremi fruntojn kiel tiu de