Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Byron; kaj ŝia frazmelodio konservanta tiun muzikon kiu estis al ŝi partikulara, fariĝis malrapida kaj profunda ĉe la prononco de vortoj milde elbuŝigitaj kiujn vane mi klopodus rememori hodiaŭ; ĉar mi ne aŭdis ilin denove, ĉar prononciitaj per aliaj lipoj ili ne estus la samaj, kaj skribitaj en tiuj ĉi paĝoj ili aperus sensencaj. Ili apartenas al alia lingvo pri kio, de post tiom da jaroj mi ne memoras eĉ unu frazon.



ĈAPITRO XIII.

La paĝoj de Chateaubriand malrapide kolorigis la imagon de Maria. Tiom kristana kaj plene da fido, ŝi ĝojis ĉe la trovo de belecoj por ŝi antaŭsentitaj en la katolika kulto. Ŝia animo prenis el la paletro kiun mi ofertis al ŝi, la plej belajn kolorojn por plibeligi ĉion; kaj la poezia fajro, donaco de la ĉielo por kio homoj kiuj posedas ĝin estas admirataj kaj virinoj kiuj malvolonte rivelis ĝin estas diinigitaj, donis al ŝia mieno allogojn nekonatajn de mi ĝis tiam en la homa vizaĝo. La pensoj de las poeto, bonvenigitaj en al animo de tiu virino tiel alloga meze de ŝia naiveco, revenis al mi kiel eĥo de malproksima kaj konata harmonio kiu tuŝas la koron.

Unu posttagmezo, posttagmezo kiel kutimas en mia lando, ornamita de purpuraj nuboj kaj brilo de pala oro, bela kiel Maria, bela kaj efemera kiel ŝi estis por mi, ŝi, mia fratino kaj mi, sidis sur la larĝa ŝtono de la deklivo, de kie ni vidis dekstre en la profunda kultivejo ruli la bruigajn kurentojn de la rivero, kaj ĉe niaj piedoj la majestan kaj silentan valon. Mi legis la epizodon pri Atala, kaj ambaŭ, admirindaj en ilia senmoveco kaj entuziasmo, aŭdis elŝpruci el miaj lipoj tiun tutan melankolion amasigita de la poeto por «plorigi la mondon». Mia fratino, apoganta la