Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dekstran brakon en unu el miaj brakoj, la kapo preskaŭ kunigita al la mia, sekvis per la okuloj la liniojn kiujn mi legis. Maria, duonsurgenuita proksime de mi, ne disigis de mia vizaĝo ŝiajn rigardojn, humidajn jam.

La suno estis kaŝiĝinta kiam per fiera voĉo mi legis la lastajn paĝojn de la poemo. La pala kapo de Emma ripozis sur mia ŝultro. Maria kaŝis sian vizaĝon ambaŭmane. Post kiam mi legis tiun ŝirigan adiaŭon de Chactas en la tombejo de sia amatino, adiaŭo ke tiomfoje eltiris ploreton al mia brusto: «Dormu pace en fremda tero, malbonŝanca junulino! Kompense de via amo, de via ekzilo kaj de via morto, restas vi forlasata eĉ de Chactas mem», Maria, ne aŭskultante plu mian voĉon, kovris la vizaĝon, kaj sur ĝi ruliĝis dikaj larmoj. Estis ŝi tiel bela kiel la kreitaĵo de la poeto, kaj mi amis ŝin kun la amo kiun li imagis. Ni direktis nin silente kaj malrapide al la domo. Ha, mi animo kaj tiu de Maria ne nur estis kortuŝitaj de tiu legado: estis ili troŝarĝitaj de la antaŭsento!



ĈAPITRO XIV.

Post tri tagoj, malsuprenirante unu posttagmezon el la monto, mi ŝajnis rimarki ektimon en la mienoj de la servistoj kiujn mi trafis en la internaj koridoroj. Mia fratino diris al mi ke Maria suferis nervan krizon; kaj aldonite ke ŝi estis ankoraŭ nekonscia, klopodis kalmi ĝiseble mian doloran maltrankvilecon.

Forgesinte ĉian antaŭzorgon, mi eniris la ĉambron kie estis Maria, kaj regante la ekzaltegon kiu estus farinta min premi ŝin kontraŭ mia koro por revivigi ŝin, mi alproksimiĝis konfuzita al ŝia lito. Surla pieda parto de tiu sidis mia patro: li fiksis en mi unu el tiuj