Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

intensaj rigardoj, kaj turnante ĝin poste al Maria, ŝajnis voli admoni min montrante ŝin al mi. Mia patrino estis tie; sed ŝi ne levis la rigardon por serĉi min, ĉar, informita pri mia amo, kompatis min kiel bona patrino kompatas la virinon amata de sia filo, kaj kompatas la filon mem.

Mi restis senmova rigardante ŝin, sen kuraĝi malkovri kiu estis ŝia malsano. Ŝi estis kvazaŭ dormanta: ŝia vizaĝo, kovrita de morta paleco, vidiĝis duonkaŝite pro la taŭzita hararo, en kiu oni malkovris elpremitajn la florojn kiujn mi donis al ŝi en la mateno: la kuntirita frunto rivelis neelteneblan suferon, kaj leĝera ŝvito malsekigis ŝiajn tempiojn: el la fermataj okuloj klopodis eliri larmoj kiuj brilis haltigitaj en ŝiaj okulharoj.

Kompreninte mian tutan suferon, mia patro staris por retiriĝi; sed antaŭ ol eliri li alproksimiĝis al la lito, kaj mezurante la pulson al Maria, diris:

— Ĉio pasis. Kompatinda knabino! Estas ekzakte la sama malsano kiun suferis ŝia patrino.

La brusto de Maria leviĝis malrapide kvazaŭ por formi singulton, kaj reirinte al la normala stato elirigis nur sopiron. Tuj post la eliro de mia patro, mi situis min en la kapa parto de la lito, kaj forgesinte mian patrinon kaj Emman, kiu restadis silentaj, mi prenis sur la kusenego unu el la manoj de Maria, kaj mi banis ĝin en la torento de miaj larmoj, ĝis tiam detenita. Mi mezuris mian malĝojon: estis la sama malsano de ŝia patrino, kiu mortis tre juna atakita de nekuracebla epilepsio. Tiu ideo posedis mian tutan estaĵon por ĝin disrompi.

Mi sentis iun movon de tiu kvazaŭmorta mano, al kiu mia spirado ne povis redoni varmon. Maria komencis jam spiri kun pli da libero, kaj ŝiaj lipoj ŝajnis peni por prononci iun vorton. Ŝi movis la kapon de flanko al flanko, kvazaŭ ŝi dezirus seniĝi je troŝarĝita pezo.