Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post momento de ripozo, ŝi balbutis nekompreneblajn vortojn, sed fine oni povis aŭdi klare inter ili mian nomon. Mi staris nun, kaj voris ŝin miaj okuloj, eble mi tro premis ŝiajn manojn inter la miajn, eble miaj lipoj vokis ŝin. Ŝi malfermis malrapide la okulojn, kvazaŭ vunditaj* de intensa lumo, kaj fiksrigardis min, klopodante rekoni min. Duonleviĝante momenton poste, ŝi alparolis min per «kio estas tio ĉi», kaj daŭrigis kun «kio okazis al mi», alparolante mian patrinon. Ni klopodis trankviligi ŝin, kaj kun akĉento kiu sonis iom riproĉa, kiu tiam mi ne povis klarigi al mi, aldonis «Ĉu vi nun vidas? Mi timis tion».

Post la atako ŝi restis dolorigita kaj profunde malĝoja. Mi reiris dum la nokto vidi ŝin, kiam la etiketo starigita* en tiaj kazoj per mia patro ĝin permesis. Je la adiaŭo, ŝi retenis mian manon dummomente dirante “ĝis morgaŭ” kaj ŝi akcentis la lastan vorton kiel ŝi kutimis fari kiam nia konversacio en iu vesperkunveno estis interrompita kaj ŝi deziris konkludi ĝin la venontan tagon.



ĈAPITRO XV.

Kiam mi eliris al la koridoro kiu kondukis al mia ĉambro, impeta bizo svingigis la salikojn de la korto; kaj kiam mi alproksimiĝis al la fruktĝardeno, mi aŭskultis ĝin ŝiriĝi en la oranĝohorto, el kie ekflugis la timigitaj birdoj. Malfortaj fulmoj, similaj al momentaj rebriloj de batalŝildeto domaĝita de la ekbrilo en la fajrejo, ŝajnis voli lumigi la tenebran fundon de la valo.

Apogita ĉe unu el la kolonoj de la koridoro, sen atenti la pluvon kiu vipis miajn tempiojn, mi pensis pri la malsano de Maria, pri kiu mia patro diris tiujn