Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

terurajn vortojn. Miaj okuloj volis revidi ŝin kiel en la silentaj kaj kvietaj noktoj kiuj eble neniam plu revenus!

Mi ne scias kiom da tempo pasis, kiam io kvazaŭ la vibranta flugilo de birdo venis froti mian frunton. Mi rigardis al la proksimaj boskoj por sekvi ĝin. Estis nigra birdo.

Mia ĉambro estis malvarma; la rozoj de la fenestro tremis kvazaŭ ili timus esti malŝirmitaj antaŭ la severeco de la tempesta vento: la florujo enhavis iridojn jam velkintajn kiujn dummatene Maria estis metinta en ĝi. Nun ventofrapo estingis subite la lampon, kaj tondro lasis aŭdi dumlonge sian kreskantan bruegon, kvazaŭ estus de giganta ĉaro krutaĵfalanta de la ŝtonaj vertoj de la montaro.

Meze de tiu ploretanta naturo, mia animo havis malgajan serenecon.

Ĵus batis la dekdua en la horloĝo de la salono. Mi aŭdis paŝojn proksime de mia pordo kaj tuj poste la voĉon de mia patrino kiu alvokis min. «Leviĝu», ŝi diris al mi tuj kiam mi respondis, «Maria restas malsana».

La atako ripetiĝis. Post kvaronhoro mi estis preta ekiri. Mia patro donis al mi la lastajn indikojn pri la novaj simptomoj de la malsano, dum la nigruleto Juan Angel trankviligis mian senpaciencan kaj timeman kaŝtanbrunan ĉevalon. Mi surseliĝis; ĝiaj feritaj hufoj krakis sur la ŝtonpavimo, kaj tuj poste mi subiris al la ebenaĵoj de la valo serĉanta la vojeton en la lumo de kelkaj palaj fulmoj... Iris mi serĉe de doktoro Majn, kiu pasigis tiutempe kampoperiodon*** je tri leŭgoj de nia farmbieno.

La bildo de Maria, tia kia mi vidis ŝin en la lito tiun posttagmezon, kiam ŝi diris al mi tiun «ĝis morgaŭ» kiu eble ne alvenus, iris kun mi, kaj pli malpaciencigis min tiel ke mi senxcese kalkulis la distancon kiu disigis min de la fino de la vojaĝo, senpacienco kiun la rapideco de la ĉevalo ne estis sufiĉa por moderi.