Saltu al enhavo

Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/314

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la arboj kiuj ombrigadis la tombojn. Ĉirkaŭirante grupon da dikaj tamarindoj, mi troviĝis fronte al piedestalo blanka kaj makulita de la pluvoj, sur kiu staris fera kruco: mi alproksimiĝis. Sur nigra tabulo kiun la papavoj jam duon-kaŝadis, mi komencis legi: “Maria...”.

En tiu terura monologo de la animo antaŭ la morto, de la animo kiu ĝin pridemandas, kiu ĝin malbenas... kiu ĝin petegas, kiu ĝin vokas... tro elokventan respondon donis tiu tombo frida kaj surda, kiun miaj brakoj premadis kaj miaj larmoj banadis.

La bruo de paŝoj sur la mortaj folioj levigis al mi la frunton de la piedestalo: Braŭljo alproksimiĝis al mi, kaj enmanigante al mi unu kronon el rozoj kaj lilioj, donacon de la filinoj de Jozefo, restis en la sama loko kvazaŭ li volus indiki al mi ke jam estas horo ekiri. Mi stariĝis por ĝin pendigi sur la kruco, kaj denove ĉirkaŭbrakis ĝiajn piedojn por doni al Maria kaj al ŝia tombo unu lastan adiaŭon...

Mi jam estis surseliĝinta, kaj Braŭljo premadis en siajn manojn unu el la miaj, kiam la flugil-batado de iu birdo kiu pasante sur niaj kapoj eligis unu grakon teruran kaj konatan de mi, interrompis nian adiaŭon: mi vidis ĝin flugi al la fera kruco, kaj jam starante sur unu el ties brakoj, ĝi agitis la flugilojn ripetante sian terurigan krakon. Ŝokita, mi ekiris galope tra la pampo soleca, kies vastan horizonton eknigrigadis la nokto.