Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

dudek ulnojn, laŭ la rokflanko; ĝi alproksimigis la nazon al la ŝaumo, kaj levinte ĝin tuj, ekĵetiĝis en la kurenton. La akvo kovris ĝin preskaŭ komplete, atingante miajn genuojn. La ondoj leviĝis malmulte poste ĝis mia talio. Per unu mano mi palmfrapetis al kolon de la besto, unusole videbla parto de ĝia korpo, dume kun al alia mi klopodis irigi ĝin pli kurve supren laŭ la tranĉlinio, ĉar alimaniere, perdita la malalta parto de la flanko, ĝi estis neatingebla pro la alteco kaj forto de la akvo, kiuj balancigis detranĉitajn bambuarojn. La danĝero pasis. Mi elĉevaliĝis por ekzameni la ĉirkaŭzonojn**, el kiuj unu krevis. La nobla bruto skuiĝis, kaj momenton poste mi daŭrigis la iradon.

Post kiam mi rajdis kvaronon da leŭgo, mi trairis la ondojn de Nima, malaltajn, klarajn kaj kaj purajn, kiuj ruliĝis lumigitaj ĝis perdiĝi en la ombroj de silentaj boskoj. Mi lasis maldeskstre la savanon de Sankta R., kies domo, meze de arbaroj de ceiboj* kaj sub grupo de palmarboj kiuj levis sian foliaron super al plafono, similas en la noktoj de luno al tendo de orienta reĝo pendanta de la arboj de oazo.

Estis la dua frumatene kiam post trairi la vilaĝon de P..., mi deĉevaliĝis ĉe la pordo de la domo kie loĝis la kuracisto.



ĈAPITRO XVI.

En la posttagmezo de la sama tago adiaŭis nin la doktoro, post lasi preskaŭ resaniĝinta Marian kaj recepti por ŝi dieton por eviti la ripetadon de la atako, kvankam li promesis viziti la malsanulinon ofte. Mi sentis neklarigeblan retrankviliĝon aŭskultante lin certigi ke estis nenia danĝero, kaj al li, duoblan korinklinon de tiu