Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiun mi jam esprimis al li, nur ĉar baldaŭan resaniĝon li prognizis al Maria. Mi eniris ŝian ĉambron, post kiam la kuracisto kaj mia patro, kiu estis akompanonta lin dum unu leŭgo de vojo, ekiris. Ŝi estis finplektanta la hararon vidante sin en la spegulo kiun la fratino subtenis sur la kusenegoj. Apartigante hontruĝe la spegulon, ŝi diris al mi:

— Tiu ĉi ne estas okupo de malsanulino, ĉu ne?, sed mi nun estas sana. Mi esperas ne okazigi al vi denove vojaĝon tiel danĝeran kiel tiu de hieraŭ nokte.

— En tiu vojaĝo ne estis danĝeroj —mi respondis.

— La rivero, jes, la rivero! Mi pensis pri tio kaj pri tiom da okazuntaĵoj* kiuj povus okazi al vi pro mia kaŭzo.

— Tri-leŭga vojaĝo? Tiun ĉi vi nomas…?

— Tiu vojaĝo en kiu vi povus droni, laŭ tio kiun la kracisto rakontis, tiel surprizigita, ke li ne ekzamenis mian pulson kaj jam parolis pri tio. Vi kaj li revene devis atendi du horojn por ke la rivero malleviĝu.

— La rajdanta kuracisto estas sentaŭgulo; kaj lia pacienta mulo ne estas la samo ol bona ĉevalo.

— La viro kiu loĝas en la dometo de la pasejo —interrompis min Maria— rekoninte tiun ĉi matenon vian nigran ĉevalon, miris ke ne dronis la rajdanto kiu hieraŭ nokte enĵetiĝis en la riveron samtempe kiam li kriis ke ne estis vadejo. Ha! Ne, ne, mi ne volas denove malsaniĝi. Ĉu la kuracisto ne diris al vi ke mi ne havos jam malsanon**?

— Jes —mi respondis—; kaj li promesis al mi ke dum la venonta duon-monato ne pasos du sinsekvaj tagoj sen ke li venus viziti vin.

— Do vi ne devos fari alian vojaĝon nokte. Kion estus mi farinte se…

— Mi supozas ke vi multe priplorus min, ĉu vere? —replikis mi ridetante.

Ŝi rigardis min kelkajn momentojn, kaj mi aldonis: