Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ĉu mi povas esti certa ke mi povas morti iam ajn kun la konvinko de...

— De kio?

Kaj divenante la ceteron en mia rigardo:

— Ĉiam, ĉiam! —aldonis ŝi preskaŭ sekrete, ŝajnigante ekzameni la belan punton de la kusenegoj.

— Mi havas aferojn tre malĝojajn por diri al vi —daŭrigis ŝi post iuj momentoj de silento—; tiel malĝojajn ke ili estas la kialo de mia malsano. Vi estis en la monto... Panjo scias ĉion; kaj mi aŭdis ke paĉjo diris al ŝi ke mia patrino mortis pro la malsano kies nomon ni ne sukcesis aŭdi; ke vi estis destinata fari belan karieron; kaj ke mi... ha! Mi ne scias ĉu estas vero tio kion mi aŭdis... eble estas ke mi ne meritas ke vi estu kiel vi estas al** mi.

Se ŝiaj vualitaj okuloj ruliĝis varmaj larmoj, larmoj kiujn ŝi haste malsekigis.

— Ne diru tion, Maria, eĉ ne pensu tion —mi diris al ŝi—; ne; mi petegas vin.

— Sed se mi aŭdis ĝin, kaj poste estis kiam mi ne sciis pri mi... Kial, do?

— Vidu, mi petegas al vi... mi... Ĉu vi volas permesi al mi ke mi ordonu al vi ne paroli plu pri tio?

Ŝi lasis fali la frunton sur la brako en kiu ŝi sin apogis kaj kies mano mi streĉis inter la miaj, kiam mi aŭdis en la apuda dormoĉambro la bruon de la vestaĵoj de Emma, kiu alproksimiĝis.

Tiun nokton, je la horo de la vespermanĝo, miaj fratinoj kaj mi estis en la manĝejo atendantaj niajn gepatrojn, kiuj prokrastis pli ol kutime. Finfine oni aŭdis ilin paroli en la salono kvazaŭ ili finus gravan konversacion. La nobla fizionomio de mia patro montris, en la leĝera kuntiriĝo de la ekstremoj de liaj lipoj kaj en la malgranda haŭtfaldo kiu meze de la brovoj sulkis la frunton, ke li ĵus havis moralan lukton kiu