Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maltrankviligis lin. Mia patrino estis pala, sed sen iel peni montriĝi trankvila, diris al mi kiam ŝi sidiĝis ĉe la tablo:

— Mi ne memoris diri al vi ke Jozefo venis ĉi-matene por vidi nin kaj inviti vin al ĉasado; sed kiam li sciiĝis pri la okazinta novaĵo, promesis reveni morgaŭ tre frue. Ĉu vi scias ĉu estas vero ke edziniĝas unu el liaj filinoj?

— Li klopodos konsulti vin pri la projekto — observis neatenteme mia patro.

— Temas eble pri ĉasado de ursoj —mi respondis.

— Ĉu ursoj? Kion! Ĉu vi ĉasas ursojn?

— Jes, sinjoro; estas amuziga ĉasado kiun mi faris kun li kelkfoje.

— En mia lando —ripostis mia patro— oni rigardus vin kiel barbaron aŭ kiel heroon.

— Kaj tamen, tia ĉasado estas malpli danĝera ol tiu de la cervoj, kiu okazas ĉiutage kaj ĉie; ĉar la cervoĉaso, anstataŭ postuli ke la ĉasistoj elĵetu sin defale kaj neatente inter makisoj kaj akvofaloj, bezonas nur iom da facilmovo kaj perfekta pafiltrafo.

Mia patro, sen lasi vidi en la mieno la mishumoron kiun li antaŭe havis, parolis pri la maniero kiel oni ĉasas la cervojn en Jamajko kaj de la emo de liaj parencoj al tiu ŝatokupo, distingiĝinte* inter ili, pro sia presistemo, lerteco kaj entuziasmo, Salomonon, pri kiu,ridante jam, li rakontis, kelkajn anekdotojn.

Ĉe leviĝo de la manĝotablo, li alproksimiĝis al mi por diri al mi:

— Via patrino kaj mi devas priparoli ion kun vi; venu poste al mia ĉambro.

Kiam mi eniris en ĝi, mia patro estis skribanta kun la dorso al mia patrino, kiu troviĝis en la pli