Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mallumigita parto de la ĉambro, sidanta en la brakseĝo, kiun ŝi ĉiam opukis kiam ŝi haltis tie.

— Sidiĝu —li diris al mi, ĉesante dummomente skribi kaj rigardante min el sur la okulvitroj, kiuj estis helaj kaj en fajna ora muntaĵo.

Post kelkaj minutoj, metinte zorge en sia loko la libron de kontoj sur kiu li estis skribinta, li apudigis sian seĝon al tiu kiun mi okupis, kaj mallaŭte parolis jene:

— Mi volis ke via patrino ĉeestu tiun ĉi konversacion, ĉar temas pri grava afero pri kiu ŝi samopinias kiel mi.

Li sin direktis al la pordo por fermeti ĝin kaj elĵeti la cigaredon kiun li estis fumanta, kaj daŭrigis ĉi-maniere:

— Dum jam tri monatoj vi estas kun ni, kaj nur post du aliaj monatoj,Sinjoro A... povos ekvojaĝi al Eŭropo, kaj kun li vi devos foriri. Tiu prokrasto, ĝis certa punkto, ne gravas; des pli ĉar estas tre ĝojige por ni havi vin apud ni post ses jaroj da foresto al kiuj sekvos aliajn, pro tio ĉar mi observas kun plezuro ke eĉ tie ĉi,la studado estas unu el viaj preferataj plezuroj. Mi ne povas kaŝi al vi, nek devas mi ĝin fari,ke pro viaj karaktero kaj kapabloj vi vekis en mi grandajn esperojn, ke vi kronos klarpense la studojn kiujn vi faros. Vi konscias ke baldaŭ la familio bezonos vian apogon, des pli post la morto de via frato.

Poste, farinte paŭzon, li daŭrigis:

— Mi bezonas diri al vi ke estas io en via konduto kiu ne estas bona; vi havas apenaŭ dudek jarojn, kaj je tiu aĝo antaŭenigi amon senpripense povus neniigi ĉiujn esperojn pri kiuj mi ĵus parolis. Vi amas Marian, kaj jam ekde multaj tagoj mi scias tion, kio estas kompreneble. Maria estas preskaŭ mia filino kaj mi havus nenion por rimarkigi se via aĝo kaj pozicio permesus al ni pensi pri via edziĝo; sed