Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili ne permesas ĝin, kaj Maria estas tre juna. Ne nur tiuj estas la obstakloj kiuj prezentiĝas; estas unu eble nesuperebla, kaj estas mia devo paroli pri ĝi. Maria povas treni vin kaj nin kun vi al bedaŭrinda malfeliĉo kiu ŝin minacas. La kuracisto Mayn kuraĝas preskaŭ certigi ke ŝi mortos juna per la sama malsano kiu pereigis ŝian patrinon: kion ŝi suferis hieraŭ estas epilepsia sinkopo, kiu graviĝanta en ĉiu atako, finos per epilepsio de la plej malbona speco konata: tion diras la kuracisto. Respondu vi nun, bone pripensante kion vi estas dironta al unusola demando, respondu kiel racia homo kaj kavaliro kiu vi estas; kaj ke ne estu tio kion vi respondas diktata de stranga ekscitego de via karaktero, temanta pri via estonteco kaj tiu de viaj proksimuloj. Vi konas la opinion de la kuracisto, opinio kiu meritas respekton ĉar estas Mayn kiu ĝin donas; vi konas la sorton de la edzino de Salomono: se ni kunsentus kun tio, ĉu vi edziĝus hodiaŭ kun Maria?

— Jes, sinjoro —mi respondis al li.

— Ĉu vi alfrontus ĉion?

— Ĉion, ĉion!

— Mi kredas ke mi ne nur parolas kun filo sed kun la kavaliro kiun en vi mi klopodis eduki.

Mia patrino okultis en tiu momento la vizaĝon en la poŝtuko. Mia patro, tenerigita eble pro tiuj larmoj aŭ eble ankaŭ pro la rezoluteco kiun li trovis en mi, sciante ke la voĉo ekforlasos lin, ĉesis paroli dummomente.

— Bone —li daŭrigis—; ĉar tiu nobla rezolucio impulsas** vin, vi konsentos kun mi ke vi ne povos edziĝi kun Maria antaŭ kvin jaroj. Mi ne devas diri al vi ke ŝi, post ami vin de la infanaĝo, amas vin nun en tia maniero, ke intensaj emocioj, novaj por ŝi, laŭ Mayn, aperigis la simptomojn de la malsano: tio signifas ke via amo kaj ŝia bezonas antaŭzorgojn kaj ke de nun mi postulas ke vi promesu,