Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por via bono**, ĉar vi tiom amas ŝin tiumaniere, kaj por ŝia bono, ke vi obeos la konsilojn de la kuracisto, donitajn* se prezentiĝus tiu ĉi kazo. Nenion vi devas promesi al Maria, ĉar la promeso esti ŝia edzo post la atendoperiodo kiun mi indikis, intimigus pli vian interrilaton, kio estas ĝuste kion oni klopodas eviti. Vanaj estas por vi la klarigoj: sekvante tiun konduton*, vi povas savi Marian: vi povas eviti al ni la malfeliĉon perdi ŝin.

— Kompense de ĉio kion ni donas al vi — li diris turnante sin al mia patrino, — vi devas promesi al mi la jenon: ne paroli kun Maria pri la danĝero kiu ŝin minacas, nek malkaŝi al ŝi ion de tio kio dum tiu ĉi vespere okazis inter ni. Vi devas scii ankaŭ mian opinion pri via edziĝo al ŝi se la malsano persistas post via reveno al nia lando… ĉar ni baldaŭ disiĝos dum kelkaj jaroj: kiel patro de vi kaj de Maria, mi ne aprobus tiun geedziĝon. Espriminte tiun neŝanĝeblan decidon, ne senutilas sciigi al vi ke Salomono, dum la tri lastaj jaroj de sia vivo, sukcesis akumuli sufiĉe gravan kapitalon, kiun mi rajtas asigni kiel doto al lia filino. Sed se ŝi mortas antaŭ la edziniĝo, tiu devas pasi al la manoj de la patrina avino, kiu estas en Kingstono.

Mia patro paŝis dum kelkaj momentoj en la ĉambro. Kredante ke nia konferenco konkludis, mi staris por eliri; sed li, okupante denove sian seĝon kaj indikante la mian, rekomencis la paroladon jene:

— Antaŭ kvar tagoj mi ricevis leteron de Sinjoro de M… en kiu li petas la manon de Maria por sia filo Carlos.

Mi ne povis kaŝi la surprizon kiu kauzis al mi tiujn vortojn. Mia patro ridetis nepercepteble antaŭ aldoni:

—La sinjoro de M… donas dekkvin tagojn kiel limon por akcepti aŭ ne sian proponon. Dum tiu tempo ili venos fari viziton kiun ili antaŭe jam promesis al mi. Ĉio estos por vi facila post nia interkonsento.