Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Bonan nokton, do —diris metante korinkline sian manon sur mia ŝultro—: ke vi estu tre feliĉa en via ĉasado; mi bezonas la pelton de la urso kiun vi mortigos por meti ĝin ĉe la piedoj de mia lito.

—Bone —mi respondis al li.

Mia patrino etendis al mi la manon, kaj retenante la mian diris al mi:

—Ni atendas vin frue; estu singarda kun tiuj bestoj!

Tiom da emocioj sinsekve perturbis min dum la lastaj horoj, ke mi povus apenaŭ konscii pri ĉiu el ili, kaj estis por mi neeble majstri mian strangan kaj malfacilan situacion.

Maria minacata je morto, fianĉita al mi en kompenso pro mia amo,sed fianĉita tiel per terura foresto; fianĉita al mi kun la kondiĉo ami ŝin malpli; mi estis devigita moderi amon tiel fortegan, amo kiu alproprigis al si por ĉiam mian tutan eston, sub la peno vidi ŝin malaperi de la Tero kiel unu el tiuj fuĝemaj belulinoj de miaj sonĝoj, kaj esti devigita aperi de nun nedankema kaj eble sensenta al ŝiaj okuloj, nur pro konduto kiun bezono kaj racio devigis min adopti! Mi jam ne povis reiri por aŭdi ŝiajn konfidencojn faritajn per emocia voĉo; miaj lipoj ne povis tuŝi eĉ la pinton de unu de ŝiaj harplektaĵoj. Ĉu ŝi apartenas al mi aŭ al la morto. Ŝi troviĝas inter la morto kaj mi, unu paŝo pli proksime signifus perdi ŝin; lasi ŝin plori sole forlasite estis torturo tro granda por miaj fortoj.

Malkuraĝa koro!, vi ne estis kapabla lasi vin forbruliĝi de tiu fajro kiu malbone kaŝita povus ŝin velki… Kie estas ŝi nun, nun kiam vi jam ne batas; nun kiam la tagoj kaj la jaroj pasas sur mi sen ke mi sciu ke mi vin posedas?

Juan Angel, plenuminte miajn ordonojn, frapis la pordon de mia ĉambro frumatene.

—Kiel estas la mateno? —mi demandis al li.

—Malbona, mia mastro; volas pluvi.