Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Bone. Iru al la monto kaj diru al Jozefo ke li ne atendu min hodiaŭ.

Kiam mi malfermis al fenestron, mi pentis sendi la nigreton, kiu fajfante kaj zumante bambukojn* penetris en la unua densaĵo de la bosko.

De la montaro blovis malvarma kaj malagrabla vento kiu skuis la rozujojn kaj ŝancelis la salikojn, deturnanta de sia flugo unu aŭ alia*** paro de migrantaj papagoj. Ĉiuj birdoj, lukso de la fruktoĝardenoj de la gajaj matenoj, silentis, kaj nur la ardeoj flirtis en la najbaraj herbejoj, bonvenigante per ilia kanto la malgajan matenon de la pluvsezono.**

Post nelonge la montoj malaperis sub la cindrokolora veluro de abunda pluvo, kiu lasis aŭdi jam sian kreskantan murmuron kiam alproksimiĝis vipanta la boskojn**. Post duonhoro, malklaraj kaj bruoplenaj** riveretoj, malsupreinris kombantaj la pajonales*** de la montdekilivoj de la alia flanko de la rivero, kiu kreskiĝinta, tondris furioza, kaj vidiĝis en la foraj kirloj kvazaŭflava, elbordigita kaj ondiga.



ĈAPITRO XVII.

Dek tagoj estis pasintaj ekde la okazo de tiu malĝojiga interparolado. Ne sentanta min kapabla plenumi la dezirojn de mia patro pri la nova maniero kiun mi devis uzi por interrilati kun Maria, kaj dolorige maltrankvila pro la edziĝpropono farita de Carlos, mi serĉis ĉiajn pretekstojn por malproksimiĝi de la domo. Mi pasigis tiujn tagoj aŭ enfermita en mia ĉambro, aŭ en la bieno de Jozefo, plej ofte vagante piede en la ĉirkaŭaĵoj. Akompanis min en miaj promenadoj libro,kiun mi ne povis legi, ĉaspafilon, kiun mi neniam pafis, kaj Majon kiu postsekvis min laciĝante. Dum mi estis regata de profunda melankolio kaj lasis kuri la horojn en la