Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plej sovaĝaj lokoj, li klopodis vane dormeti envolvita sur la foliaro, el kie li estis forigita de la formikoj aŭ saltigis lin senpacience la tabanoj kaj moskitoj. Kiam la malnova amiko laciĝis pro la neagado kaj la silento, kiuj estis al li malsimpatiaj malgraŭ siaj simptomoj de maljunaĝo, li apudiĝis al mi, kaj surklinante la kapon sur unu el miaj genuoj, rigardis min dolĉe, por malproksimiĝi poste kaj atendi min kelkajn ulnojn for en la vojeto kiu kondukis hejmen; en sia avido ekmarŝi, sukcesinte ke mi sekvu lin, troentuzusmiĝis ĝis saltegi pro kontento. Sed per tiu juna entuziasmo, krom forgesi sian sinretenon kaj senilan gravecon, li havis malmultan sukceson.

Iun matenon mia patrino eniris mian ĉambron, kaj sidiĝinte en la kapflanko de la lito, el kiu mi ne eliris ankoraŭ, diris al mi:

—Tio ĉi ne povas esti: vi ne devas daŭre vivi tiel; mi ne kontentiĝas pri tio.

Pro mia silento, ŝi daŭrigis:

—Kion vi faras ne esta tio kion via patro postulis al vi; estas multe pli; kaj via konduto estas kruela al ni kaj pli kruela ankoraŭ al Maria. Ŝi persvadiĝis ke viaj oftaj promenoj havis la celon iri al la domo de Luisa pro la korinklino kiun oni tie demonstras al vi; Sed Braulio, kiu venis hieraŭ posttagmeze, sciigis al ni ke ekde antaŭ kvin tagoj li ne vidis vin. Kio estas tio kio kaŭzas al vi tiun profundan malĝojon kiun vi ne povas regi eĉ en la malmultaj momentoj kiujn vi pasigas komune kun la familio, kaj kiu igas vin senĉese serĉi la solecon, kvazaŭ ĉagrenus vin esti kun ni?

Ŝiaj okuloj estis plenaj de larmoj.

-Sinjorino —mi respondis al ŝi—, Maria devas esti tute libera por akcepti aŭ ne akcepti la bonan ŝancon kiun ofertas Carlos; kaj mi, kiel lia amiko, ne devas vanigi la esperojn kiujn li prave devas nutri por esti akceptata.

Tiel mi rivelis, seneviteble, la plej neelteneblan