Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

doloron kiu estis turmentinta min ekde la nokto kiam mi eksciis pri la propono de la sinjoroj de M… Antaŭ tiu propono neniiĝis la fatalaj prognozoj de la malsano de Maria far la kuracisto; nenion plu signifis la bezono separiĝi de ŝi dum multaj jaroj.

—Kiel vi povis imagi tiajn aferojn? —demandis al mi kun surprizo mia patrino—. Ŝi eble vidis apenaŭ dufoje vian amikon: ĝuste unu en kiu li estis ĉi tie dum kelkaj horoj, kaj la alia kiam ni iris viziti lian familion.

—Sed, patrino mia, malmulte da tempo mankas por ke justiĝu aŭ vualiĝu tio kion mi pensis. Ŝajnas la mi ke bone valoras la penon atendi**.

—Vi estas tre maljusta, kaj vi pentos por esti tia. Maria, pro digneco kaj pro devo, reganta sin pli bone lo vi, okultas la multon ke via konduto suferigas ŝin. Ne facile kredas mi kion mi vidas; mirigas min tio kion vi ĵus diris. Mi kiu volis doni al vi ĝojon kaj ĉion kuraci sciiĝinte al vi kion Mayn disris la ni hieraŭ ĉe la adiaŭo.

—Diru vi, diru ĝin —petegis mi stariĝanta.

—Por kio nun?

—Ĉu ŝi ne ĉiam… ne estos ŝi ĉiam mia fratino?

—Malfrue vi penas tiel. Aŭ estas ke viro povas esti kavaliero kaj fari kion vi faras? Ne, ne; tion ne devas fari filo mia… Via fratino! Kaj vi forgesas ke vi diras tion al kiu konas vin pli bone lo vi mem! Via fratino! Kaj m scias ke ŝi amas vin de kiam mi dormigos vin ambaŭ sur miaj genuoj! Kaj estas nun kiam vi kredas ĝin? Nun kiam mi venis por paroli al vi pri tio, timanta pri la sufero kiun la kompatindeta klopovas vane okulti al mi.

—Mi ne volas, nek dum momento, doni motivon al vi havi ĉagrenon kiul tiu kiun vi lasas koni. Diru kion mi devas fari por solvi kion vi trovas riproĉinda en mia konduto.