Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Dankon, dankon! Ĝis la posttagmezo.

Ŝi levis la okulojn por vidi min kun la plej ravita esprimo kiun povis produkti, kombiniĝante en rigardo de virino, la tenero kaj la honto, la admono kaj la larmoj.



ĈAPITRO XIX.

Mi trapasis pli ol unu leŭgo sur la vojo, kaj mi klopodis per skuo malfermi la pordon kiu kondukis al la herbejo de la farmbieno de la patro de Emigdio. Venkinte la reziston de la ŝimplenaj ĉarniroj kaj aksoj, kaj la eĉ pli fortan reziston de la ferma mekanismo, konsistante de ŝtonego ensakigita, kiu pendante de la plafono, turmentis la pasantojn fermtenante tiun eksterordinaran aparaton, mi sentis min bonŝanca ke mi ne enkotiĝis en tiu plenŝtona kototereno, kies respektindan antikvecon oni konis per la koloro de la stagnata akvo.

Mi trairis mallongan ebenaĵon en kiu la volpovosta herbo, la melongenoj kaj la rubusujo regis sur la marĉaj herboj; tie manĝis foliojn kelkaj pormuelejaj ĉevaloj kun razitaj kolharoj kaj vosto; tie kuretis ĉevalidoj kaj meditis maljunaj azenoj, tiom batitaj kaj kripligitaj de la lignoŝarĝado kaj la krueleco de la pelistoj, ke Buffon perpleksiĝus se li devus klasifiki ilin.

La domo, granda kaj antikva, ĉirkaŭita de mango- kaj kokosarboj, elstarigis sian cindrokoloran kaj feblan tegmentan tegolaron sur la alta kaj kompakta bosko de la kakaokultivo.

Ne elĉerpiĝis la obstakloj por alveni; ĉar mi stumblis kontraŭ la staloj ĉirkaŭitaj de tetillal****; kaj tie estis tio pri ruligi*** ŝtoptrabojn de fortikegan bambuoj sur la diskunigitaj ŝtupoj. Venis helpi min du negroj, viro kaj virino: li,