Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plenhara felto de kapro; surmetis al si grandan ĉapelon de Sauza kun ingo de blanka perkalo, kaj rajdis sian alazan****, zorgante unue vindi al li la okulojn per tuko. Kiel la ĉevalidego pilkiĝis kaj kaŝis la voston inter la gamboj, la rajdanto kriis: «Jam venas vi kun viaj malvirtoj!», donante al ĝi du sonorajn vipbatojn per la palmira manati** kiun li empinaba***. Per tio, post du aix tri saltoj*** kiuj eĉ ne movis la rajdanton el la ĉokonta*** seĝo, mi surrajdis kaj ni ekmarŝis.

Dum ni iris al la loko de la brutartesto, distanca de la domo pli ol duono da leŭgo***, mia kunulo, post kiam li profitis la unuan ŝajnan ebenaĵon por tornear kaj rayar**** la ĉevalon, eniris en konversacion malferman kun mi. Li elkropigis kiom li sciis pri la geedzaj pretendoj de Carlosm kun kiu li restarigis amikecon de kiam ili revidiĝis en Kaŭko.

—Kaj vi kion diras? —fine li demandis al mi.

Mi forevitis ruzece doni al li respondon; kaj li daŭrigis:

—Kial nei ĝin? Carlos estas laborema knabo: post kiam li konvinkiĝu ke li ne povas esti fazendestro se antaŭe li ne lasas apude la gantojn kaj la ombrelon, li devas sukcesi. Li ankoraŭ primokas min ĉar mi enlaĉas, faras talanqueras**** kaj barbeo*** muletos***; sed li devas fari la samon aŭ krevi. Ĉu vi ne vidas lin?

—Ne.

—Vi jam vidos lin do. Ĉu vi kredas ke li ne iras baniĝi al la rivero kiam la suno estas forta, kaj ke se oni ne enŝeligas** al li la ĉevalon li ne rajdas, ĉio por ne bruniĝi kaj por ne malpurigi al si la manojn? Cetere estas li ĝentlemano, tio ja: ne pasis de hodiaŭ ok tagojn ke li elirigis min de problemo pruntedonante al mi ducent patacones*** kiujn mi bezonis por aĉeti kelkajn bovidinojn. Li scias