Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la profunda remanso*** kiu estis ĉe niaj piedoj oni vidis ĝis la plej malgrandajn ŝtonetojn*** kaj lidetid arĝentaj sardenoj. Sube, sur la ŝtonoj kiujn ne kovris la kurento, bluaj ardeegoj** kaj blankaj ardeetoj fiŝkaptis gvate aŭ kombis sian plumaron. En la strando antaŭa*** remaĉis kuŝe belaj bovinoj; araoj kaŝitaj en la foliaroj de la caĉimboj*** babiladis duonlaŭte; kaj kuŝanta en la altaj branĉoj dormis grupo** de simioj en mallaborema forlaso. La ĉiĉarras** resonigis ĉie siajn unutonajn kantojn. Una que otra*** scivolema sciuro ekmontriĝis*** inter la kankultivo kaj malaperis haste. En la internon de la arbarego ni aŭdis de tempo al tempo la melankolian trilon de la ĉilacoas****.

—Pendigu viajn zamarroj*** malproksime de ĉi tie —diris mi al Emigdio—; ĉar male, ni eliros el la baño kun kapdoloro***.

Ridis li volonte, vidinte min meti ilin en la horqueta*** de malproksima arbo:

—Ĉu vi volas ke ĉio odoru je rozoj? La viro devas odori je ŝafo.

—Certe; kaj kiel pruvo ke vi tion kredas, vi portas en viaj zamarroj*** la tutan haladzon de kapristo***.

Dum nia baño, aŭ ĉar la nokto kaj la bardo de la bela rivero pretigas la animon fari konfidencojn, aŭ ĉar mi estis kapabla ke mia amiko faru ilin al mi, li konfesis al mi ke post konservi dum kelke da tempo kiel kelikvon la memoron pri Micaelina, li enamiĝis freneze de belega napanguita***, malforteco kiun li klopodis kaŝi de la suspektemo de don Ignacio, ĉar tiu ĉi estis pretendonta malaranĝi ĉion al li, ĉar la knabino ne estis sinjorino, kaj finfine reagis jene:

Kiel se povus konveni al mi esziĝi al sinjorino, por ke rezultu de ĉio ke devus mi servi al ŝi anstataŭ esti servata de ŝi! Kaj se mi estus la plej altkvalita ĝentlemano, kion diable mi estis faronta per virino de tia kondiĉo***?