Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed se vi konus Zoilan… Viro!, mi ne troigas***; eĉ versojn vi farus por ŝi… Kiujn versojn!, via buŝo fariĝus akvo: ŝiaj okuloj estas kapablaj igi vidi al blindulo; havas ŝi la plej ladina**** rido, la plej belajn piedojn, kaj talio kiu…

—Iom post iom —mi interrompis lin—: ĉu vi volas diri ek vi estas tiel freneze anamiĝinat ke vi lasus vin droni se vi ne edziĝas al ŝi?

—Mi edziĝas eĉ se la kaptilo portas min!

—Al virino de vilaĝo? Sen permeso de via patro?… Oni jam vidas: vi estas viro de barboj, kaj vi devas scii kion vi faras. Kaj Carlos havas li novaĵon de ĉio ĉi?

—Ne mankis alia afero! Dio liberigu min! Se en Bugo oni havas lin en la manplatoj kaj laŭplaĉe***, kion vi volas. La bonsanŝo estas ke Zoila loĝas en San Pedro kaj iras al Bugo nur maloftege.

—Sed al mi vi ja montrus ŝin.

—Al vi estas alia afero; kiam vi volu mi iros kun vi.

Je la tria posttagmeze mi disiĝis de Emigdio, mi senkulopigis min milmaniere por ne manĝi kun li, kaj estus la kvara kiam mi alvenis hejme.



ĈAPITRO XX.

Mia patrino kaj Emma eliris al la koridoro por akcepti min. Mia patro estis rajdinta por iri viziti la laborojn.

Iom poste oni vokis min al la manĝejo, kaj mi ne prokrastis alkuri ĉar tie mi esperis trovi Marian sed mi trompis min; kaj kiam mi demandis al mia patrino pri ŝi, ŝi respondis al mi.

—Pro tio ke la sinjoroj venos morgaŭ, la knabinoj klopodas krei kelkajn bone faritajn dolĉaĵojn; mi kredas ke ili finis jam kaj ke ili venos nun.

Estis mi ekstariĝonta de la tablo kiam Jozefo, kiu supreniris el la valo al la monto pelanta du mulojn ŝarĝataj de canabrava***,