Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

stariĝis en la altaĵeto de kie oni ekvidis la internon, kaj kriis al mi:

—Bonan vesperon!*** Mi ne povas alveni, ĉar mi portas ĉukara*** kaj noktiĝas al mi. Tie mi lasas la depeŝon kun la infaninoj. Leviĝu tre frue morgaŭ, ĉar la afero estas certa.

—Bone —mi respondis al li—; mi iros tre frue; salutojn al ĉiuj.

—Ne forgesu la sferkuglojn***!

Kaj salutanta min per la ĉapelo li daŭrigis la supreniradon.

Mi direktis min al mia ĉambro prepari mian ĉaspafilon, ne tiom ĉar ĝi bezonis purigon sed por serĉi pretekston por ne resti en la manĝejo, en kie fine ne presentiĝis*** Maria.

Havis mi malfermita en la mano skatoleton de piŝtoj*** kiam mi vidis Marian veni al mi portanta por mi kafon, kiun ŝi gustumis per la telereto antaŭ ol**** vidi min.

La piŝtoj disverŝiĝis** al mi sur la planko tuj kiam ŝi alproksimiĝis.

Sen decidi rigardi min, ŝi donis la mi la bonan vesperon, kaj metante per nesekura mano la telereton kaj la tazon en la apoglato, ŝi serĉis dum momento per malkuraĝaj okuloj miajn, kiuj hontruĝigis ŝin, kaj tiam, surgenuita, ŝi ekkolektis la piŝtojn.****

—Ne faru vi tion —mi diris al ŝi—; mi faros tion poste.

—Mi havas tre bonajn okulojn por serĉu malgrandajn aĵojn —ŝi respondis—; ni vidu la skatoleton.

Ŝi etendis la brakon por ricevi ĝin, ekkriante ĉe la vido:

—Ve! Se ĉiuj elverŝiĝis!

—Ĝi ne estis plena —mi observis helpante ŝin.

—Kaj ke oni bezonas morgaŭ de tiuj ĉi —diris ŝi blovante la polvon al tiuj kiuj havis en la rozkolora** palmo de unu el siaj manoj.

—Kial morgaŭ kaj kial de tiuj ĉi?

—Ĉar kiel tiu ĉazado estas danĝera, mi imagas ke erari pafon estus terure, kaj mi konas laŭ la skatoleto ke tiuj ĉi estas tiuj kiujn la doktoro** donacis al vi la alian tagon dirante ke estis anglaj kaj tre bonaj...