Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/70

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

—Vi aŭdas ĉion.

—Ion estus mi doninta kelkfoje por ne aŭdi. Eble estus pli bone ne iri al tiu ĉazado... Jozego lasis al vi depeŝon kun ni.

—Volas vi ke mi ne iru?

—Kaj kiel povus mi postuli tion?

—Kial ne?

Ŝi rigardis min kaj ne respondis.

—Jam ŝajnas al mi ke estas nenio pli —diris ŝi stariĝante kaj rigardanta la plankon ĉirkaŭe—; mi foriras. La kafo devas esti jam malvarma.

—Gustumu ĝin.

—Sed ne finŝargu tiun ĉaspafilon nun… Estas bone —ŝi aldonis tuŝante la tason.

—Mi **** la ĉaspafilon kaj trinkos ĝon; sed vi ne foriru.

Mi estis enirinta al mia ĉambro kaj denove elirinta.

—Estas multo por fari tie ene.

—Ho, jes —mi respondis al ŝi—; prepari la desertojn kaj galajn*** por morgaŭ. Ĉu vi foriras, do?

Ŝi faris per la ŝultroj, klinante samtempe la kapon flanke, movon kiu signifis: laŭ via plaĉo.

—Kaj mi ŝuldas al vi klarigon —diris mi al ŝi alproksimiĝante al ŝi— Ĉu vi volas aŭdi min?

—Ĉu mi ne diras ke estas aferoj kiujn mi ne volus aŭdi? —respondis ŝi sonigante la piŝtojn en la skatoteto.

—Mi kredis ke tio kion mi...

—Estas vero tio kion vi estas dironta, tio kion vi kredas.

—Kion?

—Ke al vi mi ja devus aŭdi; sed, ĉifoje, ne.

—Kiom malbone estus vi pensinta pri mi dum tiuj ĉi tagoj!

Ŝi legis, sen respondi al mi, la nomplatojn*** de la skatoleto.

—Nenion mi diros al vi, do; sed diru al mi kion vi supozis.

—Por kio jam?